Publicidade

Mateus 25

1 Tiam la regno de la ĉielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fianĉo.2 Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj.3 La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si;4 sed la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj.5 Kaj kiam la fianĉo malfruis, ili ĉiuj malviglis kaj dormis.6 Sed je la noktomezo estis ekkrio:Jen la fianĉo! eliru al li renkonte.7 Tiam ĉiuj tiuj virgulinoj leviĝis, kaj ordigis siajn lampojn.8 Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj:Donu al ni el via oleo, ĉar niaj lampoj estingiĝas.9 Sed la prudentaj respondis, dirante:Eble ne estos sufiĉe por ni kaj vi; iru prefere al la vendistoj, kaj aĉetu por vi mem.10 Kaj dum ili iris, por aĉeti, alvenis la fianĉo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edziĝa festo, kaj la pordo estis fermita.11 Poste venis ankaŭ la ceteraj virgulinoj, dirante:Sinjoro, sinjoro, malfermu al ni.12 Sed li responde diris:Vere mi diras al vi:Mi vin ne konas.13 Tial viglu, ĉar vi ne scias la tagon nek la horon.

Publicidade

Veja também

Publicidade