43 Vi aŭdis, ke estas dirite:Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon;

44 sed mi diras al vi:Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj;

45 por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn.

46 Ĉar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj?

47 Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? ĉu ne tion saman faras eĉ la nacianoj?

48 Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.