Publicidade

Mateus 9

18 Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorkliniĝis al li, dirante:Mia filino ĵus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur ŝin, kaj ŝi vivos.19 Kaj Jesuo leviĝis, kaj sekvis lin, kaj ankaŭ liaj disĉiploj.20 Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaŭ lin kaj tuŝis la randon de lia mantelo;21 ĉar ŝi diris en si:Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita.22 Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte ŝin, diris:Kuraĝu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resaniĝis.23 Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn,24 diris:Foriru; ĉar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin.25 Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis ŝian manon; kaj la knabineto leviĝis.26 Kaj disiris tiu famo en tiun tutan regionon.

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_11-41-06-