1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab ĉe la Jeriĥa Jordan, dirante:

2 Ordonu al la Izraelidoj, ke ili donu al la Levidoj el siaj posedaĵoj urbojn por loĝi; ankaŭ la kampojn ĉirkaŭ tiuj urboj donu al la Levidoj.

3 Kaj la urboj estos por ili por loĝi, kaj la kampoj estos por iliaj brutoj kaj por ilia havo kaj por ĉiuj iliaj bezonoj de la vivo.

4 Kaj la kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendiĝi mil ulnojn ekster la muroj de la urboj ĉirkaŭe.

5 Kaj mezuru ekster la urbo sur la orienta flanko du mil ulnojn kaj sur la suda flanko du mil ulnojn kaj sur la okcidenta flanko du mil ulnojn kaj sur la norda flanko du mil ulnojn, kaj la urbo estos en la mezo; tiaj estu por ili la kampoj de la urboj.

6 Kaj el la urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, estos ses urboj de rifuĝo, en kiujn vi al mortiginto permesos forkuri; kaj krom tiuj donu kvardek du urbojn.

7 La nombro de ĉiuj urboj, kiujn vi devas doni al la Levidoj, estas kvardek ok urboj kune kun iliaj kampoj.

8 La urbojn, kiujn vi donos el la posedaĵoj de la Izraelidoj, de la plimultaj prenu pli multe kaj de la malplimultaj prenu malpli multe; ĉiu konforme al sia posedaĵo, kiun li ricevos, devas doni el siaj urboj al la Levidoj.

9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

10 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan,

11 tiam elektu al vi urbojn, kiuj estu ĉe vi urboj de rifuĝo, kien povas forkuri mortiginto, kiu mortigis homon senintence.

12 Kaj tiuj urboj estos ĉe vi rifuĝejo kontraŭ venĝanto, por ke ne mortu la mortiginto, antaŭ ol li staros antaŭ la komunumo por juĝo.

13 Kaj el la urboj, kiujn vi donos, ses urboj de rifuĝo estu ĉe vi.

14 Tri urbojn donu transe de Jordan kaj tri urbojn donu en la lando Kanaana; urboj de rifuĝo ili estu.

15 Por la Izraelidoj kaj por la fremdulo kaj por la pasloĝanto inter ili estu tiuj ses urboj por rifuĝo, por ke forkuru tien ĉiu, kiu mortigis homon senintence.

16 Sed se per fera objekto li batis lin kaj ĉi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.

17 Kaj se li batis lin per mana ŝtono, de kiu oni povas morti, kaj ĉi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.

18 Aŭ se li batis lin per mana objekto ligna, de kiu oni povas morti, kaj ĉi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.

19 La venĝanto de la sango mem povas mortigi la mortiginton; kiam li renkontos lin, li povas mortigi lin.

20 Se iu puŝis iun pro malamo aŭ sin kaŝinte ĵetis ion sur lin kaj ĉi tiu mortis,

21 aŭ se li malamike per sia mano batis lin kaj ĉi tiu mortis, tiam oni devas mortigi la batinton:li estas mortiginto; la venĝanto de la sango povas mortigi la mortiginton, kiam li renkontos lin.

22 Sed se per hazardo kaj ne pro malamikeco li puŝis lin, aŭ se li ĵetis sur lin ian objekton sen malbonintenco,

23 aŭ se ŝtonon, de kiu oni povas morti, li ĵetis sur lin ne vidante, kaj ĉi tiu mortis, sed li ne estis lia malamiko kaj ne deziris al li malbonon:

24 tiam la komunumo devas juĝi inter la batinto kaj la venĝanto de la sango laŭ ĉi tiuj leĝoj;

25 kaj la komunumo devas savi la mortiginton el la mano de la venĝanto de la sango, kaj la komunumo revenigos lin en lian urbon de rifuĝo, kien li forkuris; kaj li devas loĝi tie ĝis la morto de la granda pastro, kiu estas oleita per sankta oleo.

26 Sed se la mortiginto eliris el la limoj de sia urbo de rifuĝo, kien li forkuris,

27 kaj la venĝanto de la sango trovis lin ekster la limoj de lia urbo de rifuĝo kaj la venĝanto de la sango mortigis la mortiginton, tiam li ne estas kulpa pri la sango;

28 ĉar en sia urbo de rifuĝo li devas resti ĝis la morto de la granda pastro, kaj post la morto de la granda pastro la mortiginto povas reveni sur la teron de sia posedaĵo.

29 Kaj tio estu por vi leĝa regulo en viaj generacioj, en ĉiuj viaj lokoj de loĝado.

30 Ĉiun, kiu mortigis homon, tiun mortiginton oni devas mortigi, se raportis pri li atestantoj; sed unu atestanto ne sufiĉas, por kondamni homon al morto.

31 Ne prenu elaĉeton pro animo de mortiginto, kiu estas malbonagulo mortiginda; oni devas lin mortigi.

32 Kaj ne prenu elaĉeton pro homo, kiu forkuris en urbon de rifuĝo, ke li povu reveni kaj loĝi sur sia tero antaŭ la morto de la pastro.

33 Kaj ne malhonoru la teron, sur kiu vi estos, ĉar sango malhonoras la teron, kaj nur per la sango de tiu, kiu verŝis sangon, la tero povas puriĝi de la sango, kiu estas verŝita sur ĝi.

34 Kaj ne malpurigu la landon, en kiu vi loĝas kaj en kies mezo Mi restas; ĉar Mi, la Eternulo, restas inter la Izraelidoj.