1 Sinä vuonna, jona Tartan, Sargonin, Assurin kuninkaan, lähettämänä, tuli Asdodiin, ryhtyi taisteluun Asdodia vastaan ja valloitti sen-

4 niin on Assurin kuningas kuljettava Egyptin sotavankeja ja Etiopian pakkosiirtolaisia, sekä nuoria että vanhoja, vaipattomina ja avojaloin, takapuolet paljaina-Egyptin häpeä!

5 Silloin he kauhistuvat ja saavat häpeän Etiopiasta, joka oli heidän toivonsa, ja Egyptistä, joka oli heidän ylpeytensä.

1 En la jaro, kiam Tartan venis Aŝdodon, kien lin sendis Sargon, reĝo de Asirio, kaj li militis kontraŭ Aŝdod kaj prenis ĝin,

2 en tiu tempo la Eternulo parolis per Jesaja, filo de Amoc, dirante:Iru, kaj demetu la sakaĵon de via lumbo, kaj demetu la ŝuojn de viaj piedoj. Kaj li faris tiel; li iris nuda kaj nudpieda.

3 Kaj la Eternulo diris:Kiel Mia servanto Jesaja iris nuda kaj nudpieda por trijara montrado kaj antaŭdirado pri Egiptujo kaj Etiopujo,

4 tiel la reĝo de Asirio kondukos la kaptitajn Egiptojn kaj la ekzilitajn Etiopojn, junulojn kaj maljunulojn, nudajn kaj nudpiedajn kaj kun nudaj hontaj partoj, malhonore por la Egiptoj.

5 Kaj ili havos teruron kaj honton pro Etiopujo, kiun ili fidis, kaj pro Egiptujo, pri kiu ili fanfaronis.

6 Kaj en tiu tempo diros la loĝantoj de tiu apudmara lando:Jen kia estas nia fidita lando, kien ni kuris, por serĉi helpon, por savi nin kontraŭ la reĝo de Asirio; kiamaniere ni nun savos nin?