1 Voi Arielia, Arielia, kaupunkia, jonne Daavid asetti leirinsä! Liittäkää vuosi vuoteen, kiertäkööt juhlat kiertonsa,

2 niin minä ahdistan Arielia, ja se on oleva täynnä valitusta ja vaikerrusta, oleva minulle kuin Jumalan uhriliesi.

3 Minä asetan leirini yltympäri sinua vastaan ja saarran sinut vartiostoilla ja luon vallit sinua vastaan.

4 Silloin sinä puhut maasta matalalta, sanasi tulevat vaimeina tomusta, sinä uikutat kuin vainajahenki maasta, puheesi tulee supisten tomusta.

5 Mutta sinun vainolaistesi lauma on oleva niinkuin hieno pöly, ja väkivaltaisten lauma niinkuin lentävät akanat, ja tämä tapahtuu äkkiä, silmänräpäyksessä:

6 Herra Sebaot etsiskelee sinua ukkosenjylinässä ja maanjäristyksessä, kovassa pauhinassa, myrskyssä ja rajuilmassa, kuluttavan tulen liekissä.

7 Niinkuin yöllinen uninäky on oleva kansain lauma, joka sotii Arielia vastaan, kaikki, jotka sotivat sitä ja sen varustuksia vastaan ja sitä ahdistavat.

8 Niinkuin nälkäinen on unissaan syövinänsä, mutta herää hiuka sydämessä, ja niinkuin janoinen on unissaan juovinansa, mutta herää, ja katso, hän on nääntynyt ja himoitsee juoda, niin on oleva kaikki kansain lauma, joka sotii Siionin vuorta vastaan.

9 Hämmästykää ja ihmetelkää, tuijottakaa sokeiksi itsenne ja sokeiksi jääkää! He ovat juovuksissa, vaikkeivät viinistä, hoipertelevat, vaikkeivät väkijuomasta.

10 Sillä Herra on vuodattanut teidän päällenne raskaan unen hengen ja sulkenut teidän silmänne-profeettanne, ja peittänyt teidän päänne-näkijänne.

13 Ja Herra sanoi: Koska tämä kansa lähestyy minua suullaan ja kunnioittaa minua huulillaan, mutta pitää sydämensä minusta kaukana, ja koska heidän jumalanpelkonsa on vain opittuja ihmiskäskyjä,

14 sentähden, katso, minä vielä teen tälle kansalle kummia tekoja-kummia ja ihmeitä, ja sen viisaitten viisaus häviää, ja sen ymmärtäväisten ymmärrys katoaa.

17 Vain lyhyt hetki enää, niin Libanon muuttuu puutarhaksi, ja puutarha on metsän veroinen.

18 Sinä päivänä kuurot kuulevat kirjan sanat, ja sokeiden silmät näkevät vapaina synkeästä pimeydestä.

19 Nöyrät saavat yhä uutta iloa Herrassa, ja ihmisistä köyhimmätkin riemuitsevat Israelin Pyhästä.

20 Sillä väkivaltaisista on tullut loppu, pilkkaajat ovat hävinneet, ja kaikki vääryyteen valppaat ovat tuhotut,

21 ne, jotka sanallansa langettavat ihmisiä syyhyn ja virittävät pauloja sille, joka oikeutta puolustaa portissa, ja verukkeilla syyttömän asian vääräksi vääntävät.

22 Sentähden Herra, joka Aabrahamin vapahti, sanoo Jaakobin heimolle näin: Ei Jaakob enää joudu häpeään, eivätkä hänen kasvonsa enää kalpene.

23 Sillä kun hän näkee, kun hänen lapsensa näkevät keskellänsä minun kätteni työn, niin he pyhittävät minun nimeni, pitävät pyhänä Jaakobin Pyhän ja peljästyvät Israelin Jumalaa.

24 Ja hengessään eksyväiset käsittävät ymmärryksen, ja napisevaiset ottavat oppia.

1 Ve al Ariel, al Ariel, al la urbo, en kiu sidis David! aldonu jaron al jaro, la festoj faru sian ciklon.

2 Mi premos Arielon, kaj estos ĝemado kaj malĝojo; kaj li estos al Mi vera Ariel.

3 Kaj Mi sieĝos vin ĉirkaŭe, kaj Mi premos vin per remparo, kaj Mi starigos kontraŭ vi turojn.

4 Kaj vi parolos malalte el sub la tero, kaj el sub la polvo vi murmuros viajn vortojn; kaj via voĉo estos kiel voĉo de ventroparolisto el sub la tero, kaj el sub la polvo vi flustros viajn vortojn.

5 Sed la multego de viaj malamikoj estos kiel subtila polvo, kaj la multo de la premantoj estos kiel disfluganta grenventumaĵo; kaj tio fariĝos subite, neatendite.

6 De la Eternulo Cebaot vi estos punata kun tondro kaj tertremo kaj granda bruo, kun ventego kaj turnovento kaj konsumeganta fajra flamo.

7 Kaj kiel sonĝo, kiel nokta vizio estos la multo de la popoloj, kiuj batalos kontraŭ Ariel kaj kontraŭ ĉiuj liaj fortikaĵoj kaj kiuj premos lin.

8 Kiel malsatanto sonĝas, ke li manĝas, sed li vekiĝas, kaj lia interno estas malplena; kaj kiel soifanto sonĝas, ke li trinkas, sed li vekiĝas, kaj li estas senforta kaj lia animo forte soifas:tiel estos kun la multego de ĉiuj popoloj, kiuj batalos kontraŭ la monto Cion.

9 Haltu kaj miru, ŝajnigu vin blindaj kaj blindiĝu. Ili ebriiĝis, sed ne de vino; ili ŝanceliĝas, sed ne de drinkaĵo.

10 Ĉar la Eternulo verŝis sur vin spiriton de profunda dormo kaj fermis viajn okulojn, vualis la profetojn kaj viajn estrojn, la viziistojn.

11 Kaj ĉia vizio estos por vi kiel la vortoj de libro sigelita, kiun oni donas al homo, kiu povoscias legi, dirante al li:Volu legi ĉi tion; sed li respondas:Mi ne povas, ĉar ĝi estas sigelita.

12 Sed kiam oni donas la libron al homo, kiu ne povoscias legi, dirante al li:Volu legi ĉi tion, li respondas:Mi ne povoscias legi.

13 Kaj la Sinjoro diris:Ĉar ĉi tiu popolo alproksimiĝas per sia buŝo kaj honoras Min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi, kaj ilia timo antaŭ Mi estas nur lernita ordono de homoj:

14 tial Mi plue agos mirinde kun ĉi tiu popolo, Mi agos tre mirinde; kaj pereos la saĝeco de ĝiaj saĝuloj, kaj la kompetenteco de ĝiaj kompetentuloj malaperos.

15 Ve al tiuj, kiuj profunde kaŝas antaŭ la Eternulo la intencojn, kaj kies faroj estas en mallumo, kaj kiuj diras:Kiu nin vidas? kaj kiu scias pri ni?

16 Ho, via perverseco! Ĉu la potfaristo estas rigardata kiel egala al la argilo? ĉu faritaĵo diras pri sia farinto:Li min ne faris? kaj ĉu kreitaĵo diras pri sia kreinto:Li ne estas kompetenta?

17 Sed jen baldaŭ, post mallonga tempo, Lebanon aliformiĝos en fruktoportan kampon, kaj la fruktoporta kampo estos rigardata kiel arbaro.

18 Kaj en tiu tago la surduloj aŭdos la vortojn de la libro, kaj la okuloj de la blinduloj ekvidos tra mallumo kaj nokto.

19 Kaj la mizeruloj havos grandan ĝojon en la Eternulo, kaj la homoj malriĉaj triumfos en la Sanktulo de Izrael.

20 Ĉar malaperos premanto, kaj ne plu ekzistos blasfemanto, kaj ekstermitaj estos ĉiuj zorgantoj pri malbonagoj,

21 kiuj pekigas homojn per vorto kaj faras insidojn kontraŭ juĝopetanto ĉe la pordego kaj trompe forpuŝas justulon.

22 Pro tio tiele diris pri la domo de Jakob la Eternulo, kiu elaĉetis Abrahamon:Nun Jakob ne hontos, kaj nun lia vizaĝo ne paliĝos.

23 Ĉar kiam li vidos meze de si siajn infanojn, la faron de Miaj manoj, ili honoros Mian nomon kaj honoros la Sanktulon de Jakob kaj respektos la Dion de Izrael.

24 Kaj la spirite-erarantoj ricevos prudenton, kaj la malpacemuloj akceptos instruon.