1 Sinä, Herra, olet vanhurskas; voisinko minä riidellä sinua vastaan? Kuitenkin minä kysyn sinulta, mikä oikeus on. Miksi jumalattomain tie menestyy? Miksi kaikki uskottomat saavat elää rauhassa?

2 Sinä heidät istutat, he myös juurtuvat; he kasvavat, kantavat myös hedelmää. Heidän suussansa sinä olet lähellä, mutta kaukana heidän sisimmästään.

3 Mutta sinä, Herra, tunnet minut; sinä näet minut ja tutkit minun sydämeni, millainen se on sinun edessäsi. Tempaa heidät pois niinkuin lampaat teuraiksi ja vihi heidät tapon päivää varten.

6 Sillä omat veljesikin ja isäsi huone ovat petolliset sinua kohtaan, hekin huutavat täyttä kurkkua selkäsi takana. Älä usko heitä, vaikka he sinua ystävällisesti puhuttelevat.

7 Minä olen jättänyt huoneeni, hyljännyt perintöosani; olen antanut sieluni rakkaimman hänen vihollistensa käsiin.

8 Hän, minun perintöosani, oli minulle kuin leijona metsässä, hän kiljui minua vastaan, sentähden minä vihastuin häneen.

9 Onko minun perintöosani kirjava petolintu, jonka ympärillä on petolintuja? Menkää, kootkaa kaikki metsän eläimet, tuokaa ne ruualle.

10 Monet paimenet ovat turmelleet minun viinitarhani, tallanneet minun peltopalstani, tehneet ihanan peltopalstani autioksi erämaaksi.

11 Se on tehty autioksi, se suree minun edessäni autiona. Koko maa on hävitetty, sillä ei ollut ketään, joka olisi pannut sitä sydämelleen.

12 Kaikkien erämaan kalliokukkulain ylitse tulivat hävittäjät, sillä Herran miekka syö maan toisesta äärestä hamaan toiseen; ei pelastu mikään, mikä lihaa on.

15 Mutta senjälkeen kuin minä olen temmannut heidät pois, minä jälleen armahdan heitä ja palautan heidät, itsekunkin perintöosaansa ja itsekunkin maahansa.

16 Ja jos he oppivat minun kansani tiet, niin että vannovat minun nimeeni: 'Niin totta kuin Herra elää', niinkuin he opettivat minun kansaani vannomaan Baalin kautta, niin heidät rakennetaan minun kansani keskeen.

1 Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco:kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj ĉiuj perfiduloj vivas trankvile?

2 Vi plantis ilin, kaj ili ricevis fortajn radikojn, ili kreskas kaj donas fruktojn; proksima Vi estas en ilia buŝo, sed malproksima de ilia interno.

3 Sed min, ho Eternulo, Vi konas; Vi vidis kaj esploris, kia estas mia koro koncerne Vin. Pelu ilin, kiel ŝafojn al la buĉo, kaj apartigu ilin por la tago de mortigo.

4 Kiel longe Vi tenos la landon en malĝojo kaj la herbo sur ĉiuj kampoj velkos? Brutoj kaj birdoj pereas pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj, kiuj diras:Li ne scias, kio estos al ni.

5 Se vi kuras kun piedirantoj kaj ili vin lacigas, kiel do vi povas konkuri kun ĉevaloj? se vi esperas trovi sendanĝerecon en lando paca, kion vi faros ĉe la majesta Jordan?

6 Ĉar eĉ viaj fratoj kaj la domo de via patro agas perfide kontraŭ vi, krias post vi plenvoĉe. Ne fidu ilin, eĉ se ili parolos al vi bone.

7 Mi forlasis Mian domon, Mi foriris de Mia heredaĵo; tion, kio estis kara por Mia animo, Mi fordonis en la manojn de ĝiaj malamikoj.

8 Mia heredaĵo fariĝis por Mi kiel leono en la arbaro:ĝi ekblekegis kontraŭ Mi, tial Mi ĝin ekmalamis.

9 Mia heredaĵo fariĝis kiel diverskolora rabobirdo, kiun ĉirkaŭe atakis aliaj rabobirdoj. Venu, kolektiĝu, ĉiuj bestoj de la kampo, venu, por formanĝi ĝin.

10 Multo da paŝtistoj ruinigis Mian vinberĝardenon, dispremis per la piedoj Mian kampoparton, Mian plej amatan kampoparton ili faris senfrukta dezerto.

11 Ili faris ĝin dezerto, kaj ĝia dezerteco plendas antaŭ Mi; la tuta lando estas dezertigita, kaj neniu zorgas pri tio.

12 Sur ĉiujn altaĵojn en la dezerto venis ruinigantoj, ĉar la glavo de la Eternulo ekstermas ĉion de unu rando de la lando ĝis la alia; neniu karno estas indulgata.

13 Ili semis tritikon, sed rikoltis dornojn; ili elspezis, sed ne profitis; viaj enspezoj estos hontindaj, pro la flama kolero de la Eternulo.

14 Tiele diras la Eternulo pri ĉiuj malbonaj najbaroj, kiuj tuŝis la posedaĵon, kiun Mi heredigis al Mia popolo Izrael:Jen Mi elŝiros ilin el ilia lando, kaj la domon de Jehuda Mi eltiros el inter ili.

15 Kaj kiam Mi estos elŝirinta ilin, Mi denove kompatos ilin kaj revenigos ĉiun al lia heredaĵo kaj ĉiun en lian landon.

16 Kaj se ili lernos la agmanieron de Mia popolo, por ĵuri per Mia nomo:Kiel vivas la Eternulo, simile al tio, kiel ili lernigis al Mia popolo ĵuri per Baal, tiam ili estos konstrue aranĝitaj inter Mia popolo.

17 Sed se ili ne aŭskultos, tiam Mi tute elŝiros tiun popolon kaj ekstermos ĝin, diras la Eternulo.