1 Silloin astuivat esiin kaikki sotaväen päälliköt ja Joohanan, Kaareahin poika, ja Jesanja, Hoosajan poika, ynnä kaikki kansa, pienimmästä suurimpaan,

7 Kymmenen päivän kuluttua tuli Herran sana Jeremialle,

8 ja hän kutsui Joohananin, Kaareahin pojan, ja kaikki sotaväen päälliköt, jotka olivat tämän kanssa, ynnä kaiken kansan, pienimmästä suurimpaan.

10 Jos te jäätte tähän maahan, niin minä rakennan teidät enkä hajota maahan, istutan teidät enkä revi pois, sillä minä kadun sitä onnettomuutta, jonka olen tuottanut teille.

11 Älkää peljätkö Baabelin kuningasta, jota te nyt pelkäätte. Älkää peljätkö häntä, sanoo Herra; sillä minä olen teidän kanssanne, minä autan teitä ja pelastan teidät hänen käsistänsä.

12 Ja minä annan teille armon, niin että hän teitä armahtaa ja antaa teidän palata takaisin maahanne.

13 Mutta jos te sanotte: 'Me emme jää tähän maahan', ettekä tottele Herran, teidän Jumalanne, ääntä,

14 vaan sanotte: 'Ei! Me lähdemme Egyptiin, jossa meidän ei tarvitse nähdä sotaa, ei kuulla pasunan ääntä eikä kärsiä leivän nälkää, ja sinne me jäämme asumaan' -

15 niin kuulkaa siis nyt Herran sana, te Juudan tähteet: Näin sanoo Herra Sebaot, Israelin Jumala: Jos te todella käännätte kasvonne Egyptiä kohti ja menette sinne asumaan muukalaisina,

16 niin miekka, jota te pelkäätte, on saavuttava teidät siellä Egyptin maassa, ja nälkä, joka teitä huolettaa, seuraa kintereillänne Egyptiin, ja sinne te kuolette.

17 Ja kaikki ne miehet, jotka kääntävät kasvonsa Egyptiä kohti asuakseen siellä muukalaisina, kuolevat miekkaan, nälkään ja ruttoon, eikä ainoakaan heistä pääse pakoon eikä pelastu siitä onnettomuudesta, jonka minä annan heille tulla.

18 Sillä näin sanoo Herra Sebaot, Israelin Jumala: Niinkuin minun vihani ja kiivastukseni on vuodatettu Jerusalemin asukasten ylitse, niin minun kiivastukseni on vuotava teidän ylitsenne, jos te menette Egyptiin, ja te tulette kiroukseksi ja kauhistukseksi, kiroussanaksi ja häväistykseksi ettekä enää saa nähdä tätä paikkaa.

21 Minä olen sen tänä päivänä teille ilmoittanut, mutta te olette tottelemattomat Herran, teidän Jumalanne, äänelle kaikessa, mitä varten hän on lähettänyt minut teidän tykönne.

22 Nyt siis tietäkää, että te kuolette miekkaan, nälkään ja ruttoon siinä paikassa, johon te haluatte mennä, siellä muukalaisina asumaan.

1 Kaj aliris ĉiuj militestroj, kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj Jezanja, filo de Hoŝaja, kaj la tuta popolo, de la malgrandaj ĝis la grandaj,

2 kaj diris al la profeto Jeremia:Ni humile petegas vin, preĝu por ni al la Eternulo, via Dio, por ĉi tiu tuta restaĵo; ĉar el multaj ni restis malmultaj, kiel viaj okuloj nin vidas.

3 Kaj la Eternulo, via Dio, sciigu al ni la vojon, kiun ni devas iri, kaj kion ni devas fari.

4 Kaj la profeto Jeremia diris al ili:Mi aŭdis; jen mi preĝos al la Eternulo, via Dio, konforme al viaj vortoj, kaj ĉion, kion la Eternulo respondos al vi, mi raportos al vi; mi nenion kaŝos antaŭ vi.

5 Kaj ili diris al Jeremia:La Eternulo estu inter ni atestanto vera kaj fidela, ke ni agos konforme al ĉio, kun kio la Eternulo, via Dio, sendos vin al ni;

6 ĉu estos bone, ĉu estos malbone, ni aŭskultos la voĉon de la Eternulo, nia Dio, al kiu ni vin sendas, por ke estu al ni bone, se ni aŭskultos la voĉon de la Eternulo, nia Dio.

7 Post dek tagoj aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia;

8 kaj li vokis Joĥananon, filon de Kareaĥ, kaj ĉiujn militestrojn, kiuj estis kun li, kaj la tutan popolon, de la malgrandaj ĝis la grandaj,

9 kaj diris al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, al kiu vi min sendis, por faligi vian petegon antaŭ Li:

10 Se vi restos en ĉi tiu lando, Mi vin aranĝos kaj ne ruinigos, Mi vin plantos kaj ne elradikigos; ĉar Mi pentas pri la malbono, kiun Mi faris al vi.

11 Ne timu la reĝon de Babel, kiun vi nun timas; ne timu lin, diras la Eternulo, ĉar Mi estas kun vi, por helpi vin kaj por savi vin el lia mano.

12 Mi estos favorkora al vi, ke li vin kompatu kaj vin loĝigu sur via tero.

13 Sed se vi diros:Ni ne volas loĝi en ĉi tiu lando, kaj vi ne obeos la voĉon de la Eternulo, via Dio,

14 dirante:Ne, ni iros en la landon Egiptan, kie ni ne vidos militon kaj ne aŭdos sonon de trumpeto kaj ne malsatos koncerne panon, kaj tie ni restos:

15 tiam aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho restaĵo de Jehuda:tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Se vi turnos vian vizaĝon, por iri en Egiptujon, kaj vi iros, por tie ekloĝi:

16 tiam la glavo, kiun vi timas, atingos vin tie, en la lando Egipta, kaj la malsato, pri kiu vi zorgas, persekutos vin tie en Egiptujo, kaj tie vi mortos.

17 Tiamaniere ĉiuj homoj, kiuj turnis sian vizaĝon, por iri en Egiptujon, por tie ekloĝi, mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, kaj neniu el ili restos, nek forsaviĝos de la malbono, kiun Mi venigos sur ilin.

18 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Kiel elverŝiĝis Mia kolero kaj indigno sur la loĝantojn de Jerusalem, tiel Mia kolero elverŝiĝos sur vin, kiam vi venos en Egiptujon, kaj vi fariĝos objekto de ĵuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto, kaj vi ne plu vidos ĉi tiun lokon.

19 Pri vi, ho restaĵo de Jehuda, la Eternulo parolis:Ne iru en Egiptujon; sciu, ke Mi avertis vin hodiaŭ.

20 Vi fariĝis kulpaj kontraŭ viaj propraj animoj; ĉar vi sendis min al la Eternulo, via Dio, dirante:Preĝu por ni al la Eternulo, nia Dio, kaj ĉion, kion diros la Eternulo, nia Dio, sciigu al ni, por ke ni tion faru.

21 Kaj mi sciigis al vi hodiaŭ, sed vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, via Dio, nek ĉion, kun kio Li sendis min al vi;

22 sciu do, ke vi mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, sur la loko, kien vi volas iri, por tie ekloĝi.