Publicidade

Êxodo 32

ESP
Arão faz um bezerro de ouro

1 Mas o povo, vendo que Moisés Êx 24.18;Dt 9.11-12tardava em descer do monte, acercou-se de Arão e disse-lhe: Levanta-te, At 7.40faze-nos deuses que vão adiante de nós; pois quanto a Êx 14.11este Moisés, a esse homem que nos tirou da terra do Egito, não sabemos o que lhe terá acontecido.

2 Respondeu-lhes Arão: Êx 35.22Tirai as arrecadas de ouro que vossas mulheres, vossos filhos e vossas filhas têm nas orelhas e trazei-mas.

3 Todo o povo tirou as arrecadas de ouro que tinham nas orelhas, trazendo-as a Arão.

4 Ele as tomou das mãos deles, e, com um buril, deu forma ao ouro, e dele fez Dt 9.16;At 7.14um bezerro fundido. Então, eles disseram: Estes são, ó Israel, os teus deuses que te tiraram da terra do Egito.

5 Arão, vendo isso, edificou um altar diante dele, fez uma proclamação e disse: Amanhã, será festa solene a Jeová.

6 Levantando-se de manhã cedo, At 7.41ofereceram holocaustos e trouxeram ofertas pacíficas; 1Co 10.7o povo sentou-se a comer e a beber e levantou-se Êx 32.17-19;Nm 25.2a folgar.

7 Então, disse Jeová a Moisés: Vai tu e desce, porque o teu povo, Êx 32.4,11;Dt 9.12que fizeste sair do Egito, se corrompeu.

8 Bem depressa se desviou do caminho que eu lhes tinha ordenado; fizeram para si um bezerro fundido, adoraram-no e, Êx 22.20;34.15;Dt 32.17oferecendo-lhe sacrifícios, disseram: Estes são, ó Israel, os deuses que te fizeram subir da terra do Egito.

9 Nm 14.11-20Disse mais Jeová a Moisés: Tenho visto a este povo, e eis que é Êx 33.3,5;34.9;At 7.51povo de cerviz dura.

10 Agora, Dt 9.14deixa-me, para que a minha ira se acenda contra eles e para que eu os consuma; e de ti farei uma grande nação.

11 Porém Dt 9.18Moisés suplicou a Jeová, seu Deus, dizendo: Por que se acende a tua ira contra o teu povo, que tiraste da terra do Egito com grande fortaleza e com uma poderosa mão?

12 Por que Dt 9.28;Js 7.9diriam os egípcios: Para mal os tirou, a fim de os matar nos montes e a fim de os consumir da face da terra? Volve-te do furor da tua ira e arrepende-te deste mal contra o teu povo.

13 Lembra-te de Abraão, de Isaque e de Israel, teus servos, a quem por ti mesmo Gn 22.16-18juraste e disseste: Multiplicarei a vossa descendência Gn 15.5;26.4como as estrelas do céu Êx 13.5,11;33.1e toda esta terra de que tenho falado, a darei à vossa descendência, e a herdarão para sempre.

14 Sl 106.45Então, Jeová se arrependeu do mal que dissera que havia de fazer ao seu povo.

Moisés, indignado, quebra as tábuas do Testemunho

15 Em seguida, Dt 9.15virou-se Moisés e desceu do monte, trazendo nas mãos as duas tábuas do Testemunho; Êx 31.18tábuas estas escritas de ambas as bandas; de uma e de outra banda estavam escritas.

16 As tábuas eram obra de Deus, e a escritura era a mesma escritura de Deus, gravada nas tábuas.

17 Ouvindo Josué a voz do povo quando gritava, disse a Moisés: um alarido de guerra no arraial.

18 Respondeu-lhe Moisés: Não é alarido dos vencedores nem alarido dos vencidos, porém alarido dos que cantam é o que ouço.

19 Logo que se aproximou do arraial, viu o bezerro e as Êx 32.6danças; acendeu-se-lhe a ira, e Dt 9.17arrojou das mãos as tábuas e quebrou-as ao do monte.

20 Dt 9.21Pegando o bezerro que tinham feito, queimou-o no fogo e o reduziu a , que lançou na água e deu a beber aos filhos de Israel.

21 Perguntou Moisés a Arão: Que te fez este povo, que sobre ele trouxeste um pecado enorme?

22 Respondeu-lhe Arão: Não se acenda a ira do meu senhor; tu sabes que o povo é Dt 9.24propenso para o mal. 23 Pois Êx 32.1-4me disseram: Faze-nos deuses, que irão adiante de nós; porque, quanto a este Moisés que nos fez subir da terra do Egito, não sabemos o que lhe terá acontecido. 24 Então, eu lhes disse: Todos os que têm ouro, arranquem-no. Assim mo deram; eu o Êx 32.4lancei no fogo, e saiu este bezerro.

O povo é castigado

25 Vendo Moisés que o povo estava desenfreado (pois 1Rs 12.28-30;14.16Arão os desenfreou para serem mofados no meio dos seus inimigos), 26 pôs em à entrada do arraial e disse: Quem está do lado de Jeová, venha a mim. Então, se ajuntaram a ele todos os filhos de Levi. 27 Depois, lhes disse: Assim diz Jeová, o Deus de Israel: Cada um cinja a sua espada sobre a coxa. Passai e tornai a passar de porta pelo meio do arraial, e cada um mate a seu irmão, e cada um, a seu companheiro, e cada um, a seu vizinho. 28 Nm 25.7-13;Dt 33.9Fizeram os filhos de Levi conforme a palavra de Moisés; e caíram do povo, naquele dia, quase três mil homens. 29 Moisés disse: Consagrai-vos hoje a Jeová, cada um contra seu filho, cada um contra seu irmão, para que ele vos conceda, neste dia, uma bênção.

Moisés intercede pelo povo

30 No dia seguinte, disse Moisés ao povo: Vós cometestes um grande pecado. Agora, subirei a Jeová; porventura, farei expiação pelo vosso pecado. 31 Voltou Moisés a Jeová e disse: Oh! Este povo cometeu um grande pecado e fez para si Êx 20.23deuses de ouro. 32 Agora, pois, perdoa o seu pecado; ou, se não, risca-me do teu Sl 69.28;Is 4.3;8.16;29.11,18;Dn 12.1;Ml 3.16-17livro que escreveste. 33 Respondeu Jeová a Moisés: Êx 17.14;Dt 29.20;Sl 9.5Riscarei do meu livro todo aquele que tiver pecado contra mim. 34 Vai agora e conduze o povo Êx 3.17ao lugar de que eu te falei. Eis que o Êx 23.20meu anjo irá adiante de ti; todavia, no dia da minha visitação, Sl 99.8castigarei o seu pecado. 35 Êx 32.28Feriu, pois, Jeová ao povo, porque Êx 32.4,24fizeram o bezerro que Arão fabricara.

1 Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektiĝis antaŭ Aaron, kaj diris al li: Leviĝu, faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio fariĝis kun li. 2 Tiam diris al ili Aaron: Elprenu la orajn orelringojn, kiuj estas en la oreloj de viaj edzinoj, de viaj filoj, kaj de viaj filinoj, kaj alportu al mi. 3 Kaj la tuta popolo elprenis la orajn orelringojn, kiuj estis en iliaj oreloj, kaj alportis al Aaron. 4 Kaj li prenis tion el iliaj manoj kaj formis ĝin per ĉizilo kaj faris el ĝi fanditan bovidon. Kaj ili diris: Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta. 5 Kiam Aaron tion vidis, li konstruis altaron antaŭ ĝi; kaj Aaron proklamis kaj diris: Morgaŭ estos festo de la Eternulo. 6 Kaj ili leviĝis frue la sekvantan tagon kaj oferis bruloferojn kaj alportis pacoferojn; kaj la popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki, kaj ili leviĝis, por ludi.

7 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Iru, iru malsupren; ĉar malvirtiĝis via popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta. 8 Rapide ili forflankiĝis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili; ili faris al si fanditan bovidon kaj adorkliniĝis al ĝi kaj alportis al ĝi oferojn, kaj diris: Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta. 9 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Mi vidas ĉi tiun popolon, ĝi estas popolo malmolnuka. 10 Lasu do Min, kaj ekflamos Mia kolero kontraŭ ilin, kaj Mi ilin ekstermos, kaj Mi faros vin granda popolo. 11 Sed Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris: Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraŭ Vian popolon, kiun Vi elirigis el la lando Egipta per granda forto kaj per potenca mano? 12 Por kio la Egiptoj diru: Por malbono Li elirigis ilin, por mortigi ilin en la montoj kaj por ekstermi ilin de sur la tero? Forlasu Vian flaman koleron kaj fordecidu la malbonon kontraŭ Via popolo. 13 Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi ĵuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris: Mi multigos vian semon kiel la steloj de la ĉielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos ĝin eterne. 14 Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros ĝin al Sia popolo.

15 Moseo sin returnis kaj malsupreniris de la monto, kaj la du tabeloj de atesto estis en liaj manoj, tabeloj, sur kiuj estis skribite ambaŭflanke; sur unu flanko kaj sur la alia estis skribite sur ili. 16 Kaj la tabeloj estis faritaĵo de Dio, kaj la skribo estis skribo de Dio, gravurita sur la tabeloj. 17 Kaj Josuo aŭdis la bruon de la popolo ĝojkrianta, kaj li diris al Moseo: Bruo de batalo estas en la tendaro. 18 Sed tiu diris: Tio ne estas kriado de venko, nek kriado de malvenko, sed bruon de kantantoj mi aŭdas. 19 Kiam li alproksimiĝis al la tendaro kaj ekvidis la bovidon kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de Moseo, kaj li forĵetis el siaj manoj la tabelojn kaj disrompis ilin sub la monto. 20 Kaj li prenis la bovidon, kiun ili faris, kaj disbruligis ĝin per fajro kaj disfrakasis ĝis pulvoreco kaj disŝutis sur akvo kaj trinkigis ĝin al la Izraelidoj. 21 Kaj Moseo diris al Aaron: Kion faris al vi ĉi tiu poplo, ke vi venigis sur ĝin grandan pekon? 22 Kaj Aaron diris: Ne ekflamu la kolero de mia sinjoro; vi scias, ke la popolo havas inklinon al malbono; 23 ili diris al mi: Faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio fariĝis kun li. 24 Kaj mi diris al ili: Kiu havas oron, tiu deprenu ĝin; kaj ili donis al mi, kaj mi ĵetis ĝin en fajron, kaj eliris ĉi tiu bovido. 25 Ĉar Moseo vidis, ke la popolo estas sendisciplina, ĉar Aaron sendisciplinigis ĝin ĝis honto antaŭ la malamikoj, 26 tial Moseo stariĝis ĉe la pordego de la tendaro, kaj diris: Kiu estas partiano de la Eternulo, tiu venu al mi. Kaj kolektiĝis al li ĉiuj idoj de Levi. 27 Kaj li diris al ili: Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael: Metu ĉiu sian glavon sur sian femuron, trairu tien kaj reen de pordego ĝis pordego tra la tendaro, kaj ĉiu mortigu sian fraton, sian amikon, sian proksimulon. 28 Kaj la idoj de Levi faris, kiel diris Moseo; kaj estis mortigitaj el la popolo en tiu tago ĉirkaŭ tri mil homoj. 29 Kaj Moseo diris: Konsekru vin hodiaŭ al la Eternulo, ĉiu sur sia filo kaj sur sia frato, por ke estu donata al vi hodiaŭ beno. 30 La sekvantan tagon Moseo diris al la popolo: Vi pekis per granda peko; nun mi supreniros al la Eternulo, eble mi akiros pardonon por via peko. 31 Kaj Moseo revenis al la Eternulo, kaj diris: Ho ve! tiu popolo pekis per granda peko kaj faris al si orajn diojn; 32 nun volu pardoni ilian pekon; kaj se ne, tiam volu elstreki min el Via libro, kiun Vi skribis. 33 Sed la Eternulo diris al Moseo; Kiu ajn pekis antaŭ Mi, tiun Mi elstrekos el Mia libro. 34 Kaj nun iru, konduku la popolon tien, kien Mi diris al vi. Jen Mia anĝelo iros antaŭ vi; kaj en la tago de Mia rememorigado Mi rememorigos sur ili ilian pekon. 35 Kaj la Eternulo frapis la popolon pro tio, ke ili faris la bovidon, kiun faris Aaron.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_19-25-13-