Publicidade

Aliança

Por Bíblia Online –

A aliança é o modo como Deus se relaciona com seu povo. Da aliança com Noé à Nova Aliança em Cristo, Deus se compromete com amor e fidelidade irrevogáveis.

Alianças com Israel

Deus firmou aliança com Abraão, Moisés e Davi. No arco-íris, na lei, nas promessas — Ele é o Deus da aliança.

8 Kaj Dio diris al Noa kaj al liaj filoj kune kun li jene:9 Jen Mi starigas Mian interligon kun vi kaj kun via idaro post vi;10 kaj kun ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, el birdoj, el brutoj, kaj el ĉiuj bestoj de la tero kun vi, el ĉiuj, kiuj eliris el la arkeo, kun ĉiuj bestoj de la tero.11 Kaj Mi starigas Mian interligon kun vi, ke ne ekstermiĝos plu ĉiu karno per akvo de diluvo, kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la teron.12 Kaj Dio diris: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj:13 Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj ĝi estu signo de la interligo inter Mi kaj la tero.

11 Kaj Mi starigas Mian interligon kun vi, ke ne ekstermiĝos plu ĉiu karno per akvo de diluvo, kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la teron.

13 Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj ĝi estu signo de la interligo inter Mi kaj la tero.

18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon, de la rivero de Egiptujo ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato:19 la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn20 kaj la Ĥetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn21 kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Jebusidojn.

3 Kaj Abram ĵetis sin vizaĝaltere, kaj Dio parolis al li, dirante:4 Jen estas Mia interligo kun vi: vi estos patro de multe da popoloj.5 Kaj via nomo ne estos plu Abram, sed via nomo estos Abraham, ĉar Mi faris vin patro de multe da popoloj.6 Kaj Mi fruktigos vin tre multe, kaj Mi devenigos de vi popolojn, kaj reĝoj devenos de vi.7 Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi.8 Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi loĝas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedaĵo, kaj Mi estos Dio por ili.9 Kaj Dio diris al Abraham: Kaj vi gardu Mian interligon, vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj.10 Jen estas Mia interligo, kiun vi devas gardi inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi: ĉiu virseksulo ĉe vi estu cirkumcidata.11 Kaj cirkumcidu la karnon de via prepucio, kaj tio estu signo de interligo inter Mi kaj vi.

5 Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la reĝoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Aŝterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en Ŝave-Kirjataim,

5 Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj, ĉar al Mi apartenas la tuta tero.

31 Kaj Mi faros viajn limojn de la Ruĝa Maro ĝis la Maro Filiŝta, kaj de la dezerto ĝis la Rivero; ĉar Mi transdonos en viajn manojn la loĝantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaŭ vi.32 Ne faru interligon kun ili nek kun iliaj dioj.

10 Kaj Li diris:Jen Mi faros interligon; antaŭ via tuta popolo Mi faros miraklojn, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek ĉe iuj gentoj; kaj la tuta popolo, en kies mezo vi estas, vidos la faron de la Eternulo; ĉar terura estos tio, kion Mi faros por vi.

28 Kaj li estis tie kun la Eternulo kvardek tagojn kaj kvardek noktojn; panon li ne manĝis kaj akvon li ne trinkis; kaj li skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonojn.

28 Kaj li estis tie kun la Eternulo kvardek tagojn kaj kvardek noktojn; panon li ne manĝis kaj akvon li ne trinkis; kaj li skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonojn.

13 Kaj Li sciigis al vi Sian interligon, kiun Li ordonis al vi plenumi, la dek ordonojn; kaj Li skribis ilin sur du ŝtonaj tabeloj.

9 Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj dum mil generacioj,

Alianças renovadas

O povo renovava a aliança diante do Senhor. A fidelidade de Deus permanece mesmo quando o povo falha.

14 Kaj kiam la popolo elmoviĝis el siaj tendoj, por transiri Jordanon, kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo, estis antaŭ la popolo,15 kaj kiam la portantoj de la kesto venis al Jordan, kaj la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston, trempiĝis en la rando de la akvo (kaj Jordan estis plena ĉe ĉiuj siaj bordoj dum la tuta tempo de rikoltado),16 tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, stariĝis kiel unu muro, tre malproksime, ĉe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraŭ Jeriĥo.17 Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la tuta Izrael iris trans seka tero, ĝis la tuta popolo transiris Jordanon.

17 Kaj Jehojada faris interligon inter la Eternulo kaj la reĝo kaj la popolo, ke ĝi estu popolo de la Eternulo; kaj inter la reĝo kaj la popolo.

3 Kaj la reĝo stariĝis ĉe la kolono, kaj faris interligon antaŭ la Eternulo, por sekvi la Eternulon kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn atestojn kaj Liajn leĝojn, per la tuta koro kaj per la tuta animo, por restarigi la vortojn de tiu interligo, skribitajn en tiu libro. Kaj la tuta popolo aliĝis al la interligo.

6 Tiam la reĝo Jehoram eliris el Samario kaj revuis la tutan Izraelon.7 Kaj li iris kaj sendis al Jehoŝafat, reĝo de Judujo, por diri:La reĝo de Moab defalis de mi; ĉu vi iros kun mi milite kontraŭ Moabon? Tiu diris:Mi iros; mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj ĉevaloj kiel viaj ĉevaloj.

16 Tiamaniere faris Jonatan interligon kun la domo de David, se la Eternulo punos la malamikojn de David.17 Kaj Jonatan plue ĵuris al David pri sia amo al li, ĉar li amis lin kiel sian animon.

10 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:11 Pineĥas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, deturnis Mian koleregon de la Izraelidoj, ĉar li fervoris pri Mi inter ili, kaj Mi ne ekstermis la Izraelidojn en Mia severeco.12 Tial diru:Jen Mi donas al li Mian interligon pri paco;13 kaj ĝi estu por li kaj por lia idaro post li interligo de eterna pastreco, pro tio, ke li fervoris pri sia Dio kaj pekliberigis la Izraelidojn.

89 Kaj kiam Moseo eniris en la tabernaklon de kunveno, por paroli kun Li, li aŭdis la Voĉon, parolantan al li de super la fermoplato, kiu estas sur la kesto de atesto, inter la du keruboj; kaj estis parolate al li.

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:2 Parolu al la Izraelidoj, kaj prenu de ili po unu bastono de ĉiu tribo, de ĉiuj iliaj triboj dek du bastonojn, kaj ĉies nomon skribu sur lia bastono.3 Sed la nomon de Aaron skribu sur la bastono de Levi; ĉar unu bastono devas esti de la estro de ilia tribo.4 Kaj kuŝigu ilin en la tabernaklo de kunveno antaŭ la kesto de atesto, kie Mi aperas al vi.5 Kaj kiun viron Mi elektos, ties bastono ekfloros; kaj tiel Mi silentigos antaŭ Mi la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraŭ vi.6 Kaj Moseo parolis al la Izraelidoj, kaj ĉiuj iliaj estroj donis al li po unu bastono de ĉiu tribo, laŭ iliaj triboj dek du bastonojn; kaj la bastono de Aaron estis inter iliaj bastonoj.7 Kaj Moseo kuŝigis la bastonojn antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de atesto.8 Kaj en la sekvanta tago Moseo venis en la tabernaklon de atesto; kaj jen ekfloris la bastono de Aaron de la domo de Levi, kaj ĝi elirigis burĝonojn kaj donis florojn kaj maturigis migdalojn.9 Kaj Moseo elportis ĉiujn bastonojn de antaŭ la Eternulo al ĉiuj Izraelidoj; kaj ili vidis, kaj ĉiu prenis sian bastonon.10 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Remetu la bastonon de Aaron antaŭ la keston de atesto, por ke ĝi estu gardata kiel memorsigno por la ribelemuloj, por ke ĉesiĝu ilia murmurado kontraŭ Mi, kaj por ke ili ne mortu.11 Kaj Moseo faris tion; kiel la Eternulo ordonis al li, tiel li faris.

12 Kaj denove la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo fortigis Eglonon, reĝon de Moab, kontraŭ Izrael, pro tio, ke ili faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo.13 Kaj li aligis al si la Amonidojn kaj Amalekidojn, kaj iris kaj venkobatis Izraelon, kaj ili ekposedis la urbon de Palmoj.

Nova Aliança

Eis que dias vêm em que farei nova aliança. Jesus é mediador de uma aliança superior, fundamentada em melhores promessas.

31 Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan:32 ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj, en la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, la interligo, kiun ili malobeis kaj Mi devis altrudi al ili, diras la Eternulo;33 sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo:Mi metos Mian leĝon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi ĝin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.34 Kaj ne plu instruos ĉiu sian proksimulon kaj ĉiu sian fraton, dirante:Ekkonu la Eternulon; ĉar ĉiuj Min konos, de iliaj malgranduloj ĝis iliaj granduloj, diras la Eternulo; ĉar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.

20 Tiele diras la Eternulo:Se oni povos ĉesigi Mian interligon pri la tago kaj Mian interligon pri la nokto, kaj la tago kaj nokto ne estu en sia tempo:21 tiam povos esti ĉesigita Mia interligo kun Mia servanto David, ke ne estu ĉe li filo, reĝanta sur lia trono, kaj kun la Levidoj pastroj, Miaj servistoj.

15 Kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elaĉeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredaĵo.

15 Kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elaĉeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredaĵo.

6 Sed nun li ricevis servadon des pli bonan, ju pli bona estas la interligo, kies interulo li fariĝis kaj kiu sur pli bonaj promesoj estas dekretita.

20 Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan paŝtiston de la ŝafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo,21 perfektigu vin en ĉia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.

6 kiu ankaŭ taŭgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laŭ litero, sed laŭ spirito; ĉar la litero mortigas, sed la spirito vivigas.

24 Ĉi tio enhavas alegorion; ĉar la du virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj, por sklaveco naskante, kiu estas Hagar.25 Ĉar tiu Hagar estas la monto Sinaj en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon, ĉar ŝi estas sklavigita kune kun siaj infanoj.26 Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia.

Fidelidade da aliança

A aliança de Deus é eterna. Ele não quebra seu pacto nem altera o que saiu dos seus lábios.

17 Sed la boneco de la Eternulo daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj,18 Kiuj observas Lian interligon Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.

21 Kaj Mi faras kun ili jenan interligon, diras la Eternulo:Mia spirito, kiu estas sur vi, kaj Miaj vortoj, kiujn Mi metis en vian buŝon, ne foriĝos de via buŝo nek de la buŝo de viaj infanoj nek de la buŝo de via plua idaro, de nun ĝis eterne, diras la Eternulo.

25 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco, kaj Mi malaperigos ĉiujn sovaĝajn bestojn el la lando, por ke oni povu loĝi en la dezerto sendanĝere kaj dormi en la arbaroj.

8 Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaŭ vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuraĝon.

27 En la daŭro de unu jarsepo estos konfirmita la interligo kun multaj, kaj meze de la jarsepo estos ĉesigitaj buĉoferoj kaj farunoferoj; sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco, ĝis la fina destinita pereo falos sur la ruinojn.

5 Fortiĝos unu el liaj princoj, la reĝo suda, kaj fariĝos pli forta ol li, kaj regos; lia potenco estos granda.6 Sed post kelke da jaroj ili kuniĝos inter si; kaj la filino de la suda reĝo venos al la norda reĝo, por aranĝi la aferon inter ili; sed ŝi ne retenos la forton en sia mano, kaj ankaŭ li kun sia forto ne restos; ŝi kaj ŝiaj akompanantoj kaj ŝia infano kaj ŝia kelktempa fortiganto estos transdonitaj.

16 Kaj ĉiu, kiu venos al li, faros tion, kion li postulos, neniu povos kontraŭstari al li; li stariĝos en la plej bela lando, kaj pereigos ĝin per sia mano.17 Kaj li intencos veni kun la potenco de sia tuta regno kaj kun siaj bravuloj, kaj li tion faros; kaj la urbo de virinoj estos donita al li por ekstermi; kaj ĝi ne povos kontraŭstari; sed ĝi ankaŭ ne fariĝos lia.

1 Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon.

16 Por savi vin de fremda virino, De edzino ne via, kies paroloj estas glataj,17 Kiu forlasas la amikon de sia juneco, Kaj forgesas la ligon de sia Dio;

Publicidade