Alma
A alma é a parte mais íntima do ser humano — sede da vida, dos afetos e do encontro com Deus. A Bíblia convida a cuidar da alma com zelo e a aquietá-la diante do Senhor.
A alma diante de Deus
Bendize ao Senhor, ó minha alma! A alma suspira por Deus como a corça suspira pelas águas — com sede de eternidade.
1 De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon.
1 Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva.
11 Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
1 Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo.
5 Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis.
23 Ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; Kaj mia animo, kiun Vi savis.
7 La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon; La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon.
13 Ĉar Vi kreis mian internaĵon, Formis min en la ventro de mia patrino.14 Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitaĵoj, Kaj mia animo tion bone konscias.
2 Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango.
Cuidar da alma
Que aproveita ao homem ganhar o mundo inteiro e perder a sua alma? Buscar a Deus de toda alma é o caminho da vida.
26 Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aŭ kion homo donu interŝanĝe por sia animo?
37 Kaj li diris al li:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.
28 Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.
29 Kaj vi serĉos el tie la Eternulon, vian Dion; kaj vi trovos, se vi serĉos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo.
5 Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laŭ ĉiuj Liaj vojoj kaj observi Liajn ordonojn kaj alfortikiĝi al Li kaj servi al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo.
14 Nun mi ekiras hodiaŭ la vojon de la tuta mondo; kaj vi sciu per via tuta koro kaj per via tuta animo, ke ne restis neplenumita eĉ unu vorto el ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris pri vi; ĉio plenumiĝis por vi, ne mankis el ĝi eĉ unu vorto.
13 Vi serĉos Min, kaj trovos, se vi serĉos Min per via tuta koro.
16 Tiele diras la Eternulo:Stariĝu sur la vojoj kaj rigardu, kaj demandu pri la vojoj antikvaj, kia estas la bona vojo, kaj iru laŭ ĝi kaj trovu ripozon por via animo. Sed ili diris:Ni ne iros.
24 Agrabla parolo estas freŝa mielo, Dolĉa por la animo kaj saniga por la ostoj.
2 Amato, mi preĝas, ke al vi prosperu ĉio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo.