1 Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo.2 Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo; Mi ne tute renversiĝos.3 Ĝis kiam vi insidos kontraŭ viro kaj ĉiuj vi penos faligi lin, Kiel kliniĝintan muron, kiel barilon kadukan?4 Ili meditas nur pri tio, ke ili deĵetu lin de lia altaĵo; Plaĉas al ili malvero; Per la buŝo ili benas, kaj interne ili malbenas. Sela.5 Nur Dion fidu, mia animo; Ĉar Li estas mia espero.6 Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo; Mi ne renversiĝos.7 En Dio estas mia savo kaj mia honoro; Mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio.8 Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo; Elverŝu antaŭ Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela.9 Nur vantaĵo estas la malaltranguloj, malveraĵo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili ĉiuj estas malpli ol vantaĵo.10 Ne fidu perfortaĵon, kaj rabitaĵon ne fidu vane; Kiam kreskos riĉeco, ne atentu ĝin per via koro.11 Unu vorton diris Dio, Dufoje mi ĝin aŭdis, Ke la forto estas ĉe Dio.12 Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon; Ĉar Vi redonas al homo laŭ liaj faroj.
Publicidade
Salmos 62
Veja também
Publicidade
Salmos
123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566676869707172737475767778798081828384858687888990919293949596979899100101102103104105106107108109110111112113114115116117118119120121122123124125126127128129130131132133134135136137138139140141142143144145146147148149150
Ver todos os capítulos de Salmos