Publicidade

Salmos 110

Psalmo de David.

1 La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi,

Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

2 La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion:

Regu inter viaj malamikoj.

3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo.

De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo.

4 La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos;

Vi estas pastro por ĉiam,

Laŭ la maniero de Melkicedek.

5 La Sinjoro ĉe via dekstra flanko

Frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

6 Li juĝos inter la popoloj, inter plene da kadavroj;

Li frakasos la ĉefon de granda lando.

7 Li trinkos el rivero sur la vojo;

Tial li levos la kapon.

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-06-15_21-32-39-