Publicidade

Salmos 131

Kanto de suprenirado. De David.

1 Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne leviĝas alte miaj okuloj;

Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi.

2 Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon;

Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel infano demamigita,

Tiel estas en mi mia animo.

3 Ho Izrael, fidu la Eternulon,

De nun kaj eterne.

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-06-15_21-32-39-