Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 17

Preĝo de David.

1 Aŭskultu, ho Eternulo, la justulon, atentu mian krion,

Donu orelon al mia preĝo el ne malsincera buŝo.

2 De Vi venos mia juĝo;

Viaj okuloj rigardos la veremecon.

3 Vi esploras mian koron, ekzamenas ĝin en la nokto; Vi elprovas min,

Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus,

Sed kio ne volus eliri el mia buŝo.

4 Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via buŝo,

Mi gardis min de vojoj kontraŭleĝaj.

5 Miaj paŝoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne ŝanceliĝas.

6 Mi vokas al Vi, ĉar Vi respondos al mi, ho Dio;

Klinu al mi Vian orelon kaj aŭdu mian parolon.

7 Montru Vian mirindan favorkorecon,

Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraŭ la atakantoj.

8 Gardu min kiel la pupilon de la okulo,

Per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min

9 De la malbonuloj, kiuj atakas min,

De miaj malamikoj, kiuj ĉirkaŭe insidas kontraŭ mia animo.

10 Sian koron ili fermis,

Per sia buŝo ili parolas fiere.

11 Kien ni iras, ili nin ĉirkaŭas;

Siajn okulojn ili direktas, por ĵeti nin sur la teron.

12 Li similas leonon, kiu avidas akiron,

Kaj leonidon, kiu sidas en kaŝita loko.

13 Leviĝu, ho Eternulo, antaŭvenu kaj renversu lin;

Savu mian animon kontraŭ la malbonulo per Via glavo,

14 Kontraŭ la homoj, ho Eternulo, per Via mano,

Kontraŭ la homoj de ĉi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo,

Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj,

Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restaĵon por siaj infanoj.

15 Kaj mi en pieco rigardos Vian vizaĝon;

Vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.