Publicidade

Salmos 125

Kanto de suprenirado.

1 Kiuj fidas la Eternulon,

Tiuj estas kiel la monto Cion,

Kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.

2 Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem,

Kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon,

De nun kaj eterne.

3 Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj;

Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo.

4 Bonfaru, ho Eternulo, al tiuj,

Kiuj estas bonaj kaj piaj per sia koro;

5 Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj,

La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj.

Paco al Izrael!

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-06-16_06-50-08-