Amor verdadeiro
O amor verdadeiro vem de Deus. Não é emoção passageira — é decisão, sacrifício e compromisso eterno. O perfeito amor lança fora o medo e nunca deixará de existir.
16 Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.
34 Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian.35 Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia.
8 Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni.
38 Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj,39 nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
10 Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la leĝo.
4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin,5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon,6 ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco;7 ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.8 Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.
8 Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas amo.
18 Timo ne ekzistas en amo; sed perfekta amo elĵetas timon, ĉar timo havas turmentegon; kaj timanto ne perfektiĝas en amo.
3 Ĉar jen estas la amo al Dio:ke ni observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj.
22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco,