Publicidade

Autocontrole

Por Bíblia Online –

O autocontrole é fruto do Espírito e virtude indispensável. A graça de Deus nos ensina a renunciar à impiedade e a viver com sobriedade, domínio próprio e piedade no mundo presente.

Fruto e virtude

O domínio próprio é fruto do Espírito. Acrescentai ao conhecimento o autocontrole. A disciplina interior produz maturidade.

22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco,23 mildeco, sinregado; kontraŭ tiaj ne ekzistas leĝo.

5 Kaj pro tiu sama kaŭzo viaflanke aplikante ĉian diligentecon, en via fido aldonu virton; kaj en virto scion;6 kaj en scio sinregadon; kaj en sinregado paciencon; kaj en pacienco piecon;7 kaj en pieco fratamikecon, kaj en fratamikeco amon.

11 Ĉar jam aperis la graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj,12 instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo,

7 Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.

27 sed mi kontuzas mian korpon, kaj ĝin subpremas; por ke mi, predikinte al aliaj, nepre ne estu mem forrifuzata.

25 Kaj ĉiu konkuranto sin regas en ĉio. Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan.

13 Nenia tento vin prenis, krom laŭ homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaŭ faros la forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti.

Dominar a si mesmo

Melhor é quem domina o seu espírito do que quem toma uma cidade. A cidade sem muros é quem não tem autocontrole.

32 Pacienculo estas pli bona ol fortulo; Kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo.

28 Homo, kiu ne povas regi sian spiriton, Estas urbo detruita, kiu ne havas muron.

11 Sian tutan koleron aperigas malsaĝulo; Sed saĝulo ĝin retenas.

27 Ne ŝanceliĝu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.

16 Malsaĝulo tuj montras sian koleron; Sed saĝulo ignoras ofendon.

21 Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn.

2 Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

19 Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed ĉiu rapidu aŭdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri;

12 Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj.

1 Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon.

8 Gardu vin, ke vi ne perdu viajn elfaritaĵojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon.

Publicidade