Bom ânimo
Tende bom ânimo! Jesus repetiu estas palavras aos seus discípulos em meio às tempestades. No mundo tereis aflições, mas Ele já venceu o mundo — e nos dá coragem para enfrentar tudo.
33 Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuraĝu; mi venkis la mondon.
9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuraĝa; ne havu teruron kaj ne timu; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, ĉie, kien vi iros.
25 Kaj Josuo diris al ili:Ne timu kaj ne tremu, estu fortaj kaj kuraĝaj; ĉar tiel la Eternulo faros al ĉiuj viaj malamikoj, kontraŭ kiuj vi militas.
10 ne timu, ĉar Mi estas kun vi; ne maltrankviliĝu, ĉar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.
7 Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.
13 Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.
24 Estu kuraĝaj, kaj forta estu via koro, Vi ĉiuj, kiuj esperas al la Eternulo!
3 En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min, Vi donis forton al mia animo.
1 De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?
27 Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante:Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu.
50 ĉar ĉiuj vidis lin kaj maltrankviliĝis. Sed li tuj parolis kun ili, kaj diris al ili:Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu.
48 Kaj li diris al ŝi:Filino, via fido vin savis; iru en pacon.
6 Ni do ĉiam ĝoje kuraĝas, kaj ni scias, ke dum ni ĉeestas en la korpo, ni forestas de la Sinjoro
10 En la dudek-tria tago de la sepa monato li forsendis la popolon al ĝiaj tendoj, gajan kaj ĝojantan pro la bono, kiun la Eternulo faris al David, al Salomono, kaj al Sia popolo Izrael.
7 Estu kuraĝaj kaj fortaj, ne timu, kaj ne sentu teruron antaŭ la reĝo de Asirio kaj antaŭ la tuta homamaso, kiu estas kun li, ĉar kun ni estas pli, ol kun li:
10 Se vi montriĝis malforta en tago de mizero, Via forto estas ja malgranda.
25 Tial, viroj, kuraĝu; ĉar mi kredas al Dio, ke la afero estos tiel, kiel estas dirite al mi.
6 pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron ĉe vi, ĝin perfektigados ĝis la tago de Jesuo Kristo;
6 En tio vi ĝojegas, kvankam por kelka tempo, se estas necese, malĝojigite en diversaj tentoj,
39 La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero.
11 Ĉar mi sopiras vin vidi, por ke mi transdonu al vi ian spiritan donacon, por ke vi estu firmigitaj;12 tio estas, por ke estu inter ni reciproka kuraĝigo, per la komuna fido, egale via kaj mia.
16 Pro tio ni ne senkuraĝiĝas; sed kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago.
11 Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaŭ vi jam faradas.
7 pro tio ni konsoliĝis, fratoj, pri vi, en ĉia nia malĝojo kaj aflikto, per via fido;
16 Tiam la popolo respondis kaj diris:Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj;17 ĉar la Eternulo estas nia Dio, Li, kiu elkondukis nin kaj niajn patrojn el Egiptujo, el la domo de sklaveco, kaj kiu faris antaŭ niaj okuloj tiujn grandajn signojn, kaj gardis nin dum la tuta vojo, kiun ni iris, kaj inter ĉiuj popoloj, tra kies mezo ni trairis.
11 Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.