Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 27

De David.

1 La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi?

La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?

2 Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian karnon,

Miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos.

3 Se elpaŝos kontraŭ min armeo,

Mia koro ne ektimos;

Se leviĝos kontraŭ min milito,

Ankaŭ tiam mi havos fidon.

4 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras:

Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo,

Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.

5 Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono;

Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo;

Sur rokon Li levos min.

6 Kaj nun leviĝos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min ĉirkaŭas;

Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko;

Mi kantos kaj gloros la Eternulon.

7 Aŭskultu, ho Eternulo, mian voĉon, kiam mi vokas;

Korfavoru min, kaj respondu al mi.

8 De Vi diris al mi mia koro:

Serĉu Mian vizaĝon.

Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas.

9 Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon,

Ne forpuŝu en kolero Vian sklavon;

Vi estis mia helpo,

Ne forpuŝu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.

10 Ĉar mia patro kaj mia patrino min forlasis,

Sed la Eternulo min akceptis.

11 Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon,

Kaj konduku min sur ĝusta irejo, spite miajn insidantojn.

12 Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj;

Ĉar stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco.

13 Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo

En la lando de vivantoj!

14 Esperu al la Eternulo;

Tenu vin forte, forta estu via koro;

Jes, esperu al la Eternulo.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.