Incentivo
A Bíblia é fonte inesgotável de incentivo. Em cada página, Deus nos encoraja a não temer, a perseverar e a confiar que Ele está conosco e é maior que qualquer adversidade.
Deus é por nós
Se Deus é por nós, quem será contra nós? O Senhor fortalece, sustenta e guia seus filhos em cada batalha e desafio.
31 Kion do ni diru pri ĉi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni?
10 ne timu, ĉar Mi estas kun vi; ne maltrankviliĝu, ĉar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.
31 sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne laciĝas, ili iras kaj ne senfortiĝas.
13 Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.
6 Estu fortaj kaj kuraĝaj, ne timu kaj ne tremu antaŭ ili; ĉar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.
7 Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.
Esperança e perseverança
A tribulação produz perseverança, a perseverança produz caráter, e o caráter produz esperança que não decepciona.
3 Kaj krome ni ĝoju ankaŭ pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon;4 kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon;5 kaj la espero ne hontigas, ĉar la amo de Dio estas verŝita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.
35 Tial ne forĵetu vian kuraĝon, kiu havas rekompencon grandan.
10 Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo ĵetos iujn el vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu fidela ĝis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo.
33 Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuraĝu; mi venkis la mondon.
16 Pro tio ni ne senkuraĝiĝas; sed kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago.17 Ĉar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro;18 dum ni rigardas ne la vidataĵojn, sed la nevidataĵojn; ĉar la vidataĵoj estas tempaj, sed la nevidataĵoj estas eternaj.
23 Kaj Jesuo diris al li:Kiel, se vi povas! Ĉio estas ebla por kredanto.
Deus cuida de nós
Entrega o teu caminho ao Senhor. Lança sobre Ele as tuas ansiedades, porque Ele tem cuidado de nós diariamente.
5 Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros.
23 De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo, Kaj lia vojo plaĉas al Li.24 Falante, li ne estos forĵetita; Ĉar la Eternulo subtenos lian manon.
22 Metu vian ŝarĝon sur la Eternulon, Kaj Li vin subtenos; Neniam Li lasos fali piulon.
1 Kanto de suprenirado. Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, Kaj Li aŭskultis min.
6 Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj, Kiuj estas ĉirkaŭ mi.
Futuro e promessas
Eu sei os planos que tenho para vocês — planos de paz e não de mal, para dar-lhes futuro e esperança.
11 Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.
17 La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li ĝojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li ĝoje triumfos pri vi.
26 Kaj Jesuo, rigardante ilin, diris al ili:Ĉe homoj tio estas neebla, sed ĉe Dio ĉio estas ebla.
9 sed kiel estas skribite: Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.
12 tiam li stariĝis en la mezo de la kampoparto, kaj savis ĝin kaj venkobatis la Filiŝtojn; kaj la Eternulo donis grandan helpon.