Publicidade

Lei

Por Bíblia Online –

A lei de Deus é expressão do seu caráter e amor. Do Sinai ao Sermão do Monte, a lei orienta, protege e revela o padrão santo de Deus para a vida humana.

O propósito da lei

A lei de Deus revela o pecado e nos conduz a Cristo. Pela lei é que temos consciência do que é justo e do que é errado.

20 ĉar per la faroj de la leĝo neniu karno praviĝos antaŭ Li; ĉar per la leĝo venas konscio pri peko.

15 Kio do? ĉu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub leĝo, sed sub graco? Nepre ne!

23 Ĉio estas permesata; sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas permesata; sed ne ĉio edifas.

14 Ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene:Amu vian proksimulon kiel vin mem.

22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco,23 mildeco, sinregado; kontraŭ tiaj ne ekzistas leĝo.

2 Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo.

Amar e obedecer

O maior mandamento é amar a Deus e ao próximo. Toda a lei se resume nestes dois mandamentos, que são o fundamento de tudo.

31 Kaj jen estas la dua:Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol ĉi tiuj ne estas alia ordono.

12 Jen estas mia ordono:ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis.

12 Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.

8 Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo; ĉar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon.

21 Kaj la jenan ordonon ni havas de Li:ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton.

21 Amataj, se nia koro ne kondamnas nin, ni havas kuraĝon antaŭ Dio;22 kaj ĉion ajn, kion ni petas, ni ricevas de Li, ĉar ni observas Liajn ordonojn, kaj faras tion, kio plaĉas antaŭ Li.

Bênçãos da obediência à lei

Se andardes nos meus mandamentos, vivereis. A obediência à lei de Deus traz vida, paz e prosperidade espiritual.

1 Se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam la Eternulo, via Dio, faros vin pli alta, ol ĉiuj popoloj de la tero.

16 ordonante al vi ami la Eternulon, vian Dion, iri laŭ Liaj vojoj, kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn kaj Liajn decidojn, por ke vi vivu kaj multiĝu, kaj por ke vin benu la Eternulo, via Dio, en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi ĝin.

12 Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laŭ ĉiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo;13 ke vi observu la ordonojn de la Eternulo kaj Liajn leĝojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, por ke estu bone al vi.

6 Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro;7 kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas;

8 Ĉi tiu libro de la instruo ne foriĝu de via buŝo, sed meditu pri ĝi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu ĉion, kio estas skribita en ĝi; ĉar tiam vi havos feliĉon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.

5 Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laŭ ĉiuj Liaj vojoj kaj observi Liajn ordonojn kaj alfortikiĝi al Li kaj servi al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo.

10 Per mia tuta koro mi Vin serĉas; Ne lasu min deflankiĝi de Viaj ordonoj.

30 La vojon de la vero mi elektis, Mi sopiris al Viaj leĝoj.

17 Sed la boneco de la Eternulo daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj,18 Kiuj observas Lian interligon Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.

Lei e graça

A lei veio para nos guiar; a graça veio para nos salvar. Em Cristo, cumprimos a lei pelo amor — o fruto do Espírito não tem lei contra si.

4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.

8 Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi:nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.

24 Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento.

14 Ne estiĝu kunjuguloj maltaŭge kun nekredantoj; ĉar kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? aŭ kian komunaĵon havas lumo kun mallumo?

Publicidade