Publicidade

Liberdade

Por Bíblia Online –

Cristo nos libertou para a liberdade. A Bíblia proclama a libertação do pecado, da condenação e de toda forma de escravidão espiritual. Na verdade de Cristo, somos verdadeiramente livres.

Liberdade em Cristo

Para a liberdade Cristo nos libertou. Se o Filho vos libertar, verdadeiramente sereis livres. Não volteis ao jugo da escravidão.

1 Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco.

1 Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco.

36 Se do la Filo vin liberigos, vi estos efektive liberaj.

36 Se do la Filo vin liberigos, vi estos efektive liberaj.

31 Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li:Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj;32 kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos.

31 Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li:Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj;32 kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos.

Livres da condenação

Não há condenação para os que estão em Cristo Jesus. A lei do Espírito nos libertou da lei do pecado e da morte.

1 Ekzistas do jam nenia kondamno kontraŭ tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo.2 Ĉar la leĝo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la leĝo de peko kaj morto.

1 Ekzistas do jam nenia kondamno kontraŭ tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo.2 Ĉar la leĝo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la leĝo de peko kaj morto.3 Ĉar kiam la leĝo troviĝis nekapabla pro tio, ke ĝi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno;4 por ke la postulo de la leĝo plenumiĝu en ni, kiuj iradas ne laŭ la karno, sed laŭ la spirito.

20 Ĉar la kreitaro subiĝis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero,21 ke la kreitaro mem ankaŭ liberiĝos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio.

22 Sed nun, liberigite el peko, kaj sklaviĝinte al Dio, vi havas vian frukton ĝis sanktiĝo, kaj por fino eternan vivon.

22 Sed nun, liberigite el peko, kaj sklaviĝinte al Dio, vi havas vian frukton ĝis sanktiĝo, kaj por fino eternan vivon.

15 Kio do? ĉu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub leĝo, sed sub graco? Nepre ne!

21 Sed nun, ekster la leĝo, justeco de Dio montriĝis, atestata per la leĝo kaj la profetoj;22 nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por ĉiuj kredantoj, ĉar ne ekzistas diferencigo;23 ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio;24 pravigite donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo;

O Espírito liberta

Onde está o Espírito do Senhor, aí há liberdade. Olhe onde temos liberdade de acessar o trono da graça com confiança.

17 La Sinjoro estas la Spirito; kaj kie estas la Spirito de la Sinjoro, tie estas libereco.

17 La Sinjoro estas la Spirito; kaj kie estas la Spirito de la Sinjoro, tie estas libereco.

12 en kiu ni havas kuraĝon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li.

18 La spirito de la Eternulo estas sur mi, Ĉar Li min sanktoleis, por bonanonci al malriĉuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon,

1 La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, ĉar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandaĝi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malŝloson al malliberigitoj,

Liberdade responsável

Fomos chamados à liberdade, mas não usemos a liberdade como pretexto para a carne. Tudo é lícito, mas nem tudo convém.

13 Ĉar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian.

13 Ĉar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian.

16 kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio.

16 kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio.

12 Ĉio estas por mi permesata, sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetiĝi.

25 Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan leĝon, la leĝon de libereco, kaj tiel restas, ne estante aŭskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu estos benata en sia faro.

25 Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan leĝon, la leĝon de libereco, kaj tiel restas, ne estante aŭskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu estos benata en sia faro.

A liberdade que permanece

Conhecer a verdade é o caminho da liberdade duradoura. Cristo nos resgatou e nos fez livres para viver em plenitude.

45 Kaj mi iros en libereco, Ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.

45 Kaj mi iros en libereco, Ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.

19 Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.

10 Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon. Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.

9 Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo; Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.

6 Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto.

38 Estu do sciate al vi, fratoj, ke per ĉi tiu estas proklamata al vi pardonado de pekoj;39 kaj ĉiu kredanto al li estas pravigita pri ĉio, pri kio vi ne povis esti pravigitaj per la leĝo de Moseo.

38 Estu do sciate al vi, fratoj, ke per ĉi tiu estas proklamata al vi pardonado de pekoj;39 kaj ĉiu kredanto al li estas pravigita pri ĉio, pri kio vi ne povis esti pravigitaj per la leĝo de Moseo.

21 Kaj vin, iam fremdigitajn, kaj mense malamikojn en malbonaj faroj, li tamen jam kunakordigis

1 Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto.2 Ĉiun nefruktodonan branĉon en mi Li forprenas; kaj ĉiun fruktodonan branĉon Li purigas, por ke ĝi donu pli da frukto.3 Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi.4 Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la branĉo ne povas de si mem doni frukton, se ĝi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaŭ vi ne povas, se vi ne restas en mi.5 Mi estas la vinberarbo; vi estas la branĉoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; ĉar sen mi vi nenion povas fari.6 Se iu ne restas en mi, tiu estas elĵetita, kiel la branĉo, kaj sekiĝas; kaj oni ilin kolektas kaj ĵetas en fajron, kaj ili brulas.7 Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi.8 En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj disĉiploj.

Publicidade