1 La Eternulo reĝas; ĝoju la tero; Estu gajaj la multaj insuloj.2 Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.3 Fajro iras antaŭ Li, Kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.4 Liaj fulmoj lumigas la mondon; La tero vidas, kaj tremas.5 Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, Antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.6 La ĉielo rakontas Lian veron, Kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron.7 Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj, Kiuj laŭdas sin pro diaĉoj. Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.8 Aŭdis kaj ekĝojis Cion, Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda Pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.9 Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj.10 Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon. Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.11 Lumo verŝiĝas sur virtulon, Kaj ĝojo sur purkorulojn.12 Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo, Kaj gloru Lian sanktan nomon.
Publicidade
Salmos 97
Veja também
Publicidade
Salmos
123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566676869707172737475767778798081828384858687888990919293949596979899100101102103104105106107108109110111112113114115116117118119120121122123124125126127128129130131132133134135136137138139140141142143144145146147148149150
Ver todos os capítulos de Salmos