1 Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de David. Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! Vi levis Vian gloron super la ĉielon.

2 Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj, Por kvietigi la malamikon kaj la venĝemulon.

3 Kiam mi rigardas Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:

4 Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?

5 Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio; Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

6 Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj; Ĉion Vi metis sub liajn piedojn:

7 Ŝafojn kaj bovojn ĉiujn Kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn,

8 La birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, Ĉion, kio iras la vojojn de la maroj.

9 Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!