1 Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, Ĉar eterna estas Lia boneco.

2 Gloru la Dion de la dioj, Ĉar eterna estas Lia boneco.

3 Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, Ĉar eterna estas Lia boneco.

4 La sola faranto de grandaj mirakloj, Ĉar eterna estas Lia boneco;

5 Kiu saĝege kreis la ĉielon, Ĉar eterna estas Lia boneco;

6 Kiu etendis la teron super la akvo, Ĉar eterna estas Lia boneco;

7 Kiu kreis grandajn lumojn, Ĉar eterna estas Lia boneco;

8 La sunon, por regi en la tago, Ĉar eterna estas Lia boneco;

9 La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, Ĉar eterna estas Lia boneco;

10 Kiu batis Egiptujon en ĝiaj unuenaskitoj, Ĉar eterna estas Lia boneco;

11 Kaj elkondukis el ĝia mezo Izraelon, Ĉar eterna estas Lia boneco;

12 Per forta mano kaj etendita brako, Ĉar eterna estas Lia boneco;

13 Kiu fendis la Ruĝan Maron en du partojn, Ĉar eterna estas Lia boneco;

14 Kaj trairigis Izraelon tra ĝi, Ĉar eterna estas Lia boneco;

15 Kaj enĵetis Faraonon kaj lian militistaron en la Ruĝan Maron, Ĉar eterna estas Lia boneco;

16 Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, Ĉar eterna estas Lia boneco;

17 Kiu batis grandajn reĝojn, Ĉar eterna estas Lia boneco;

18 Kaj mortigis reĝojn potencajn, Ĉar eterna estas Lia boneco;

19 Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, Ĉar eterna estas Lia boneco;

20 Kaj Ogon, reĝon de Baŝan, Ĉar eterna estas Lia boneco;

21 Kaj donis ilian landon kiel heredon, Ĉar eterna estas Lia boneco;

22 Heredon al Lia sklavo Izrael, Ĉar eterna estas Lia boneco;

23 Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, Ĉar eterna estas Lia boneco;

24 Kaj liberigis nin de niaj premantoj, Ĉar eterna estas Lia boneco;

25 Kiu donas panon al ĉiu karno, Ĉar eterna estas Lia boneco.

26 Gloru la Dion de la ĉielo, Ĉar eterna estas Lia boneco.