1 Psalmo de David. Tributu al la Eternulo, vi potenculoj, Tributu al la Eternulo honoron kaj forton.

2 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Kliniĝu antaŭ la Eternulo en sankta ornamo.

3 La voĉo de la Eternulo iras super la akvoj; La Dio de gloro tondras, La Eternulo super grandaj akvoj.

4 La voĉo de la Eternulo iras kun forto, La voĉo de la Eternulo iras kun majesto.

5 La voĉo de la Eternulo rompas cedrojn, La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon.

6 Li saltigas ilin kiel bovidon, Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon.

7 La voĉo de la Eternulo elhakas fajran flamon.

8 La voĉo de la Eternulo skuas dezerton, La Eternulo skuas la dezerton Kadeŝ.

9 La voĉo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn; Kaj en Lia templo ĉio parolas pri Lia gloro.

10 La Eternulo regis en la tempo de la diluvo, La Eternulo restos Reĝo eterne.

11 La Eternulo donos forton al Sia popolo, La Eternulo benos Sian popolon per paco.