1 Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno.2 Grandaj estas la faroj de la Eternulo, Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.3 Bela kaj majesta estas Lia verko, Kaj Lia justeco restas eterne.4 Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.5 Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas; Li memoras eterne Sian interligon.6 La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo, Doninte al ili la heredon de gentoj.7 La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj;8 Ili estas fortikaj por eterne, Faritaj per vero kaj honesto.9 Liberigon Li sendis al Sia popolo; Li aranĝis por ĉiam Sian interligon. Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.10 Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.
Publicidade
Salmos 111
Veja também
Publicidade
Salmos
123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566676869707172737475767778798081828384858687888990919293949596979899100101102103104105106107108109110111112113114115116117118119120121122123124125126127128129130131132133134135136137138139140141142143144145146147148149150
Ver todos os capítulos de Salmos