1 Juĝu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraŭ popolo nepia; De homo malverema kaj maljusta savu min.

2 Ĉar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpuŝis min? Kial mi iradas malĝoja pro la premado de la malamiko?

3 Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu, Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via loĝejo.

4 Kaj mi venos al la altaro de Dio, Al la Dio de mia ĝojo kaj ĝuo; Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.

5 Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.