1 Psalmo de David. Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi; Atentu mian voĉon, kiam mi vokas al Vi.

2 Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.

3 Metu, ho Eternulo, gardon al mia buŝo, Gardu la pordon de miaj lipoj.

4 Ne klinu mian koron al io malbona, Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj; Mi ne manĝu iliajn bongustaĵojn.

5 Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min: Ĝi estos oleo por la kapo; Mia kapo ne rifuzos, se estos eĉ pli; Kaj mi preĝas ĉe iliaj malfeliĉoj.

6 Disiĝis sur roko iliaj juĝantoj, Kaj ili aŭdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis.

7 Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron, Tiel estas disĵetitaj iliaj ostoj ĝis la buŝo de Ŝeol.

8 Ĉar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj; Al Vi mi esperas:ne forpuŝu mian animon.

9 Gardu min kontraŭ la reto, kiun oni metis al mi, Kontraŭ la implikilo de la malbonaguloj.

10 La malvirtuloj falu en siajn retojn ĉiuj, Dum mi preteriros.