1 Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Psalmo. Aŭskultu ĉi tion, ĉiuj popoloj; Atentu, ĉiuj loĝantoj de la mondo,

2 Kaj altrangulo kaj malaltrangulo, Riĉulo kaj malriĉulo kune.

3 Mia buŝo diros saĝaĵon, Kaj la penso de mia koro prudentaĵon.

4 Mi klinos mian orelon al sentenco; Sur harpo mi esprimos mian enigmon.

5 Kial mi devus timi en tagoj de malbono, Kiam min ĉirkaŭas la malboneco de miaj persekutantoj,

6 Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda riĉeco?

7 Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elaĉeton por li

8 (Multekosta estus la elaĉeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos),

9 Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon.

10 Oni ja vidas, ke saĝuloj mortas, Kaj ankaŭ malsaĝulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon.

11 Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por ĉiam, Kaj iliaj loĝejoj de generacio al generacio; Ili nomas siajn bienojn laŭ siaj nomoj.

12 Sed homo ne restas longe en honoro; Li egaliĝas al bruto buĉota.

13 Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela.

14 Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon; La morto ilin paŝtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon.

15 Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol, Ĉar Li prenos min. Sela.

16 Ne timu, kiam homo riĉiĝas, Kiam grandiĝas la gloro de lia domo.

17 Ĉar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro.

18 Ĉar kvankam li ĝuigas sian animon dum sia vivado, Kaj oni vin laŭdas por tio, ke vi faras al vi bone,

19 Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon.

20 Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, Estas egala al bruto buĉota.