Pular para o conteúdo
Publicidade Remover anúncios

Psalmaro 39

Al la ĥorestro Jedutun. Psalmo de David.

1 Mi diris: Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango;

Mi bridos mian buŝon, kiam malpiulo staras kontraŭ mi.

2 Mi estis muta kaj silenta, mi silentis eĉ pri bono;

Kaj mia sufero estis mordanta.

3 Ekbrulis mia koro en mia interno,

En miaj pensoj ekflamis fajro,

Mi ekparolis per mia lango:

4 Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon,

Kaj kia estos la daŭro de miaj tagoj,

Por ke mi sciu, kiel neniiĝa mi estas.

5 Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato,

Kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio;

Absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.

6 Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas;

Li kolektas, kaj ne scias, kiu ĝin ricevos.

7 Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro?

Mia espero estas al Vi.

8 De ĉiuj miaj pekoj liberigu min,

Ne lasu min fariĝi mokindaĵo por sensaĝulo.

9 Mi mutiĝis, mi ne malfermos mian buŝon,

Ĉar Vi tion faris.

10 Deturnu de mi Vian frapon;

De Via batanta mano mi pereas.

11 Se Vi punas homon pro lia krimo,

Tiam lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj.

Nur vantaĵo estas ĉiu homo. Sela.

12 Aŭskultu mian preĝon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion;

Al miaj larmoj ne silentu;

Ĉar migranto mi estas ĉe Vi,

Enmigrinto, kiel ĉiuj miaj patroj.

13 Lasu min, ke mi vigliĝu,

Antaŭ ol mi foriros kaj ĉesos ekzisti.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.