1 Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David. Ĉu efektive vi parolas veron, vi potenculoj? Ĉu vi juste juĝas, homidoj?

2 Kontraŭe, en la koro vi faras krimaĵojn, Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj.

3 De la momento de sia naskiĝo la malvirtuloj devojiĝis; De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris.

4 Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento, De surda aspido, kiu ŝtopas sian orelon,

5 Kiu ne aŭskultas la vortojn de sorĉistoj, Kiel ajn lertaj en sia arto.

6 Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia buŝo; Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo!

7 Ili forverŝiĝu kiel akvo, kiu malaperas; Kiam Li ĵetos Siajn sagojn, ili estu kiel buĉitaj.

8 Kiel limako konsumiĝanta ili malaperu, Kiel abortaĵo virina, kiu ne vidis la sunon;

9 Antaŭ ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn, Ilin vivajn kaj freŝajn pereigu la ventego.

10 Ĝojos la virtulo, kiam li vidos venĝon; Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo.

11 Kaj la homoj diros:Ekzistas rekompenco por la virtulo, Ekzistas Dio, juĝanto sur la tero.