Publicidade

Salmos 124

1 Kanto de suprenirado. De David. Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael,2 Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:3 Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;4 Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon;5 Tiam kovrus nian animon pereiga akvo.6 Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj.7 Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis.8 Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

Veja também

Publicidade
Logo Bíblia

Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-03-06_21-15-35-green