Salmos 56

1 Al la hxorestro. Por Jonatelem-rehxokim. Verko de David, kiam kaptis lin la Filisxtoj en Gat. Korfavoru min, ho Dio, cxar homo volas min engluti, Dum la tuta tago malamiko min premas.

2 Miaj malamikoj volas min engluti cxiutage, CXar multaj militas kontraux mi fiere.

3 En la tago, kiam mi timas, Mi fidas Vin.

4 Dion, kies vorton mi gloras, Tiun Dion mi fidas; mi ne timas: Kion karno faros al mi?

5 Dum la tuta tago ili atakas miajn vortojn; CXiuj iliaj pensoj pri mi estas por malbono.

6 Ili kolektigxas, embuskas, observas miajn pasxojn, Penante kapti mian animon.

7 Por ilia malbonago repagu al ili, En kolero faligu la popolojn, ho Dio!

8 Mian vagadon Vi kalkulis; Metu miajn larmojn en Vian felsakon, Ili estas ja en Via libro.

9 Tiam miaj malamikoj returnigxos malantauxen en la tago, kiam mi vokos; Tion mi scias, ke Dio estas kun mi.

10 Mi gloros vorton de Dio; Mi gloros vorton de la Eternulo.

11 Dion mi fidas, mi ne timas: Kion faros al mi homo?

12 Mi faris al Vi, ho Dio, promesojn, Mi plenumos al Vi dankoferojn.

13 CXar Vi savis mian animon de la morto, Kaj miajn piedojn de falpusxigxo, Por ke mi iradu antaux Dio En la lumo de la vivo.

Publicidade

Capítulos

Bíblias

Publicidade