1 ALEF. Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo.

2 Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj serĉas Lin per la tuta koro;

3 Ili ne faras malbonagon, Ili iras laŭ Liaj vojoj.

4 Vi ordonis al ni, Forte observi Viajn leĝojn.

5 Ho, estu fortikaj miaj vojoj, Ke mi observu Viajn leĝojn!

6 Tiam mi ne bezonos honti, Kiam mi atentos ĉiujn Viajn ordonojn.

7 Mi gloros Vin el pura koro, Lernante la juĝojn de Via justeco.

8 Viajn leĝojn mi observos; Ne forlasu min tute.

9 BET. Per kio junulo povas purigi sian vojon? Per plenumado laŭ Viaj vortoj.

10 Per mia tuta koro mi Vin serĉas; Ne lasu min deflankiĝi de Viaj ordonoj.

11 En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antaŭ Vi.

12 Benata Vi estas, ho Eternulo; Instruu al mi Viajn leĝojn.

13 Per miaj lipoj mi rakontas Ĉiujn decidojn de Via buŝo.

14 Pri la vojo de Viaj leĝoj mi ĝojas, Kiel pri granda riĉeco.

15 Pri Viaj ordonoj mi meditas, Kaj mi rigardas Viajn vojojn.

16 Mi havas plezuron de Viaj leĝoj, Mi ne forgesas Vian vorton.

17 GIMEL. Bonfaru al Via sklavo, Ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton.

18 Malfermu miajn okulojn, Ke mi vidu miraklojn de Via instruo.

19 Migranto mi estas sur la tero; Ne kaŝu antaŭ mi Viajn ordonojn.

20 Elturmentiĝis mia animo De senĉesa sintirado al Viaj juĝoj.

21 Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj dekliniĝas de Viaj ordonoj.

22 Forigu de mi honton kaj malhonoron, Ĉar mi observas Viajn decidojn.

23 Eĉ kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraŭ mi, Via sklavo meditas pri Viaj leĝoj.

24 Viaj decidoj estas mia plezuro, Miaj konsilantoj.

25 DALET. Mia animo algluiĝis al la polvo; Vivigu min laŭ Via vorto.

26 Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi aŭskultis min; Instruu al mi Viajn leĝojn.

27 Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj; Kaj mi meditos pri Viaj mirakloj.

28 Konsumiĝis mia animo pro malĝojo; Restarigu min laŭ Via vorto.

29 La vojon de malvero deturnu de mi, Kaj donacu al mi Vian instruon.

30 La vojon de la vero mi elektis, Mi sopiris al Viaj leĝoj.

31 Mi alkroĉiĝis al Viaj ordonoj; Ho Eternulo, ne hontigu min.

32 Mi kuras laŭ la vojo de Viaj leĝoj, Ĉar Vi larĝigas mian koron.

33 HE. Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj leĝoj, Kaj mi ĝin sekvos ĝis la fino.

34 Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon, Kaj mi konservos ĝin per la tuta koro.

35 Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj, Ĉar en ĝi mi havas plezuron.

36 Klinu mian koron al Viaj leĝoj, Sed ne al profito.

37 Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsaĵon; Vivigu min per Viaj vojoj.

38 Plenumu al Via sklavo Vian diron, Kiu koncernas respekton por Vi.

39 Forigu mian malhonoron, kiun mi timas; Ĉar Viaj juĝoj estas bonaj.

40 Jen mi deziregas Viajn ordonojn; Per Via justeco vivigu min.

41 VAV. Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo, Via helpo, konforme al Via vorto,

42 Ke mi povu doni respondon al mia insultanto; Ĉar mi fidas Vian vorton.

43 Ne forprenu tute de mia buŝo la vorton de vero, Ĉar mi esperas al Viaj juĝoj.

44 Kaj mi konservos Vian instruon Ĉiam kaj eterne.

45 Kaj mi iros en libereco, Ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.

46 Kaj mi parolos pri Viaj leĝoj antaŭ reĝoj, Kaj mi ne hontos.

47 Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj, Kiujn mi amas.

48 Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas, Kaj mi meditos pri Viaj leĝoj.

49 ZAIN. Rememoru la vorton al Via sklavo, Pri kio Vi min esperigis.

50 Ĉi tio estas mia konsolo en mia mizero, Ke Via vorto min revivigas.

51 Fieruloj tre forte min mokas, Sed de Via instruo mi ne dekliniĝis.

52 Mi rememoras Viajn juĝojn de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo, Kaj mi konsoliĝas.

53 Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj, Kiuj forlasas Vian leĝon.

54 Viaj leĝoj estas por mi kantoj En la domo de mia migrado.

55 Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo, Kaj mi plenumas Vian instruon.

56 Tio fariĝis al mi, Ĉar mi observas Viajn ordonojn.

57 ĤET. Mi diris:Mia sortaĵo estas, ho Eternulo, Plenumi Viajn vortojn.

58 Mi petegas antaŭ Vi per la tuta koro: Korfavoru min, konforme al Via vorto.

59 Mi esploris miajn vojojn Kaj direktis miajn paŝojn al Viaj leĝoj.

60 Mi rapidas kaj ne prokrastas, Por plenumi Viajn ordonojn.

61 Retoj de malvirtuloj min ĉirkaŭis; Sed Vian instruon mi ne forgesis.

62 En la mezo de la nokto mi leviĝas, Por glori Vin por Viaj justaj juĝoj.

63 Mi estas kamarado por ĉiuj, Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn.

64 De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena; Instruu al mi Viajn leĝojn.

65 TET. Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo, Konforme al Via vorto.

66 Bonajn morojn kaj scion instruu al mi, Ĉar al Viaj ordonoj mi kredas.

67 Antaŭ ol mi suferis, mi erarvagis, Sed nun mi observas Vian vorton.

68 Vi estas bona kaj bonfara; Instruu al mi Viajn leĝojn.

69 Fieruloj plektis mensogon pri mi; Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.

70 Grasiĝis kiel sebo ilia koro; Sed mi havas plezuron de Via instruo.

71 Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn leĝojn.

72 Pli bona estas por mi la instruo de Via buŝo, Ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj.

73 JOD. Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn.

74 Viaj timantoj min vidos kaj ĝojos, Ĉar mi fidis Vian vorton.

75 Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj juĝoj estas justaj, Kaj ke Vi juste min suferigis.

76 Via boneco estu do mia konsolo, Konforme al Via vorto al Via sklavo.

77 Venu sur min Via favorkoreco, ke mi vivu; Ĉar Via instruo estas mia plezuro.

78 Hontiĝu la fieruloj, ĉar maljuste ili min premis; Mi meditos pri Viaj ordonoj.

79 Turniĝu al mi Viaj timantoj Kaj la konantoj de Viaj leĝoj.

80 Mia koro estu ĝusta, laŭ Viaj leĝoj, Por ke mi ne hontiĝu.

81 KAF. Mia animo avidas Vian savon; Vian vorton mi fidas.

82 Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante: Kiam Vi min konsolos?

83 Ĉar mi fariĝis kiel felsako en fumo; Sed Viajn leĝojn mi ne forgesas.

84 Kiom estos la tagoj de Via sklavo? Kiam Vi faros juĝon super miaj persekutantoj?

85 Fosojn fosis al mi la fieruloj, Kontraŭe al Viaj leĝoj.

86 Ĉiuj Viaj ordonoj estas vero; Maljuste oni min persekutas; helpu min.

87 Oni preskaŭ pereigis min de sur la tero, Sed mi ne forlasis Viajn ordonojn.

88 Laŭ Via boneco vivigu min, Kaj mi observos la ordonojn de Via buŝo.

89 LAMED. Por eterne, ho Eternulo, Via vorto staras forte en la ĉielo.

90 Por ĉiuj generacioj restas Via vero; Vi fortikigis la teron, kaj ĝi staras.

91 Laŭ Viaj leĝoj ĉio nun staras, Ĉar ĉio estas Viaj sklavoj.

92 Se Via instruo ne estus mia konsolo, Mi pereus en mia mizero.

93 Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, Ĉar per ili Vi min vivigas.

94 Al Vi mi apartenas; Helpu min, ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.

95 Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi; Sed mi studas Viajn leĝojn.

96 Ĉe ĉiu afero mi vidis finon; Sed Via ordono estas tre vasta.

97 MEM. Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri ĝi.

98 Via ordono faras min pli saĝa ol miaj malamikoj, Ĉar ĝi restas al mi por ĉiam.

99 Mi fariĝis pli saĝa, ol ĉiuj miaj instruantoj, Ĉar Viaj leĝoj estas mia tuta meditado.

100 Mi estas pli scianta ol maljunuloj, Ĉar Viajn ordonojn mi konservas.

101 De ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton.

102 De Viaj decidoj mi ne dekliniĝas, Ĉar Vi min gvidas.

103 Kiel dolĉa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia buŝo!

104 De Viaj ordonoj mi prudentiĝas; Tial mi malamas ĉiun vojon de malvero.

105 NUN. Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo.

106 Mi ĵuris, kaj mi plenumos: Observi Viajn justajn decidojn.

107 Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; Vivigu min, konforme al Via vorto.

108 La oferdono de mia buŝo plaĉu al Vi, ho Eternulo, Kaj pri Viaj decidoj instruu min.

109 Mia animo estas ĉiam en mia mano, Sed Vian instruon mi ne forgesas.

110 La malvirtuloj metis reton por mi; Sed de Viaj ordonoj mi ne dekliniĝis.

111 Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por ĉiam, Ĉar ili estas la ĝojo de mia koro.

112 Mi klinis mian koron, Por plenumi Viajn leĝojn eterne ĝis la fino.

113 SAMEĤ. Skeptikulojn mi malamas, Sed Vian instruon mi amas.

114 Vi estas mia ŝirmo kaj ŝildo; Vian vorton mi fidas.

115 Foriĝu de mi, malbonagantoj; Mi observos la ordonojn de mia Dio.

116 Subtenu min laŭ Via diro, ke mi vivu; Kaj ne hontigu min pri mia espero.

117 Fortikigu min, ke mi saviĝu, Kaj mi ĉiam havos plezuron de Viaj leĝoj.

118 Vi forpuŝas ĉiujn, kiuj dekliniĝas de Viaj leĝoj, Ĉar ilia falsaĵo estas mensoga.

119 Kiel skorion Vi forĵetas ĉiujn malvirtulojn sur la tero; Tial mi amas Viajn decidojn.

120 De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn juĝojn mi timas.

121 AIN. Mi faris juĝon kaj justecon; Ne transdonu min al miaj premantoj.

122 Garantie liberigu Vian sklavon por bono, Por ke fieruloj min ne premu.

123 Miaj okuloj sopiras Vian helpon Kaj Vian justan vorton.

124 Agu kun Via sklavo laŭ Via boneco, Kaj Viajn leĝojn instruu al mi.

125 Mi estas Via sklavo; Klerigu min, ke mi sciu Viajn decidojn.

126 Estas tempo, ke la Eternulo agu: Ili rompis Vian leĝon.

127 Tial mi amas Viajn ordonojn Pli ol oron, eĉ ol puran oron.

128 Tial mi estimas ĉiujn Viajn ordonojn, Ĉiun vojon de malvero mi malamas.

129 PE. Mirindaj estas Viaj decidoj; Tial mia animo ilin konservas.

130 Malkaŝo de Via vorto klerigas, Ĝi prudentigas simplanimulojn.

131 Mi malfermas mian buŝon kaj enspiras, Ĉar mi deziregas Viajn ordonojn.

132 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Kiel Vi agas kun la amantoj de Via nomo.

133 Direktu miajn paŝojn laŭ Via promeso; Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi.

134 Liberigu min de homa premado; Kaj mi observos Viajn ordonojn.

135 Lumu per Via vizaĝo sur Vian sklavon, Kaj instruu al mi Viajn leĝojn.

136 Torentojn da akvo elverŝas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon.

137 CADI. Justulo Vi estas, ho Eternulo, Kaj justaj estas Viaj juĝoj.

138 Vi aperigis Viajn decidojn Kun justeco kaj plena vero.

139 Elturmentis min mia fervoro, Ĉar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn.

140 Tre pura estas Via vorto, Kaj Via sklavo ĝin amas.

141 Mi estas malgranda kaj malestimata; Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas.

142 Via justeco estas justeco eterna, Kaj Via instruo estas vero.

143 Sufero kaj mizero min trafis; Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro.

144 La justeco de Viaj decidoj estas eterna; Klerigu min, por ke mi vivu.

145 KOF. Mi vokas el la tuta koro; aŭskultu min, ho Eternulo; Mi plenumos Viajn leĝojn.

146 Mi vokas al Vi; savu min, Kaj mi konservos Viajn decidojn.

147 Antaŭ la matenruĝo mi vokas; Vian vorton mi fidas.

148 Antaŭ la noktaj gardopartoj miaj okuloj vekiĝas, Por ke mi meditu pri Via vorto.

149 Mian voĉon aŭskultu, laŭ Via boneco, ho Eternulo; Laŭ Via justeco lasu min vivi.

150 Alproksimiĝas malicaj persekutantoj; Malproksimaj ili estas de Via leĝo.

151 Proksima Vi estas, ho Eternulo; Kaj ĉiuj Viaj ordonoj estas vero.

152 De longe mi scias pri Viaj decidoj, Ke Vi fiksis ilin por ĉiam.

153 REŜ. Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min, Ĉar Vian instruon mi ne forgesis.

154 Defendu mian aferon, kaj liberigu min; Laŭ Via vorto lasu min vivi.

155 Malproksima de malvirtuloj estas savo, Ĉar ili ne ŝatas Viajn leĝojn.

156 Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo; Laŭ Via justeco lasu min vivi.

157 Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne dekliniĝis.

158 Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, Ĉar Vian vorton ili ne observis.

159 Rigardu, mi amas Viajn ordonojn; Ho Eternulo, laŭ Via boneco lasu min vivi.

160 La esenco de Via vorto estas vero, Kaj eterna estas ĉiu juĝo de Via justeco.

161 ŜIN. Princoj persekutas min senkaŭze; Sed Vian vorton timas mia koro.

162 Mi ĝojas pri Via vorto, Kiel ricevinto de granda akiro.

163 Malveron mi malamas kaj abomenas; Vian instruon mi amas.

164 Sepfoje ĉiutage mi Vin gloras Por Viaj justaj juĝoj.

165 Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo; Kaj ili ne falpuŝiĝas.

166 Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, Viajn ordonojn mi plenumas.

167 Mia animo observas Viajn decidojn, Kaj mi ilin forte amas.

168 Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn, Ĉar ĉiuj miaj vojoj estas antaŭ Vi.

169 TAV. Mia krio venu al Vi, ho Eternulo; Laŭ Via vorto klerigu min.

170 Mia petego venu al Vi; Laŭ Via diro savu min.

171 Miaj lipoj eldiru gloradon, Ĉar Vi instruas al mi Viajn leĝojn.

172 Mia lango predikos pri Via vorto, Ĉar ĉiuj Viaj ordonoj estas justaj.

173 Via mano estu al mi helpo, Ĉar Viajn ordonojn mi elektis.

174 Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo, Kaj Via instruo estas mia plezuro.

175 Mia animo vivu kaj gloru Vin, Kaj Viaj juĝoj min helpu.

176 Mi erarvagis kiel perdita ŝafo; Elserĉu Vian sklavon, ĉar Viajn ordonojn mi ne forgesis.