1 Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. Atesto de Asaf. Psalmo. Ho Paŝtisto de Izrael, aŭskultu; Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel ŝafojn, Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu!2 Antaŭ Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton, Kaj venu, por savi nin.3 Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.4 Ho Eternulo, Dio Cebaot, Ĝis kiam Vi kolere repuŝos la preĝon de Via popolo?5 Vi manĝigis al ili panon larman, Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.6 Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj; Kaj niaj malamikoj nin mokas.7 Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.8 Vinberbranĉon el Egiptujo Vi elportis, Vi forpelis popolojn kaj ĝin plantis;9 Vi purigis lokon por ĝi; Kaj ĝi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon;10 Montojn kovris ĝia ombro, Kaj ĝiaj branĉoj fariĝis kiel cedroj de Dio.11 Ĝi etendis siajn branĉojn ĝis la maro Kaj siajn branĉetojn ĝis la Rivero.12 Kial Vi detruis ĝiajn barilojn, Ke ĉiuj pasantoj ĝin ŝiras?13 Subfosas ĝin arbara apro, Kaj kampa besto ĝin mordas.14 Ho Dio Cebaot, returniĝu; Rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,15 Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskaĵidon, kiun Vi fortikigis por Vi.16 Ĝi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizaĝo ili pereis.17 Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi.18 Kaj ni ne foriros de Vi; Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.19 Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.
Publicidade
Salmos 80
Veja também
Publicidade
Salmos
123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566676869707172737475767778798081828384858687888990919293949596979899100101102103104105106107108109110111112113114115116117118119120121122123124125126127128129130131132133134135136137138139140141142143144145146147148149150
Ver todos os capítulos de Salmos