1 Psalmo de Asaf. Jes, bona estas Dio por Izrael, Por tiuj, kiuj havas puran koron.

2 Sed mi-apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj, Preskaŭ elglitis miaj paŝoj.

3 Ĉar mi ĉagreniĝis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.

4 Ĉar ili ne havas suferojn de morto, Kaj iliaj fortoj estas fortikaj.

5 Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.

6 Tial ilian kolon ĉirkaŭvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.

7 Pro graso elmetiĝis iliaj okuloj, Superbordiĝis en ilia koro la intencoj.

8 Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte.

9 Kontraŭ la ĉielon ili levas sian buŝon, Kaj ilia lango promenas sur la tero.

10 Tial tien ankaŭ iras Lia popolo, Kaj ili akvon ĉerpas abunde.

11 Kaj ili diras:Kiel Dio scias? Kaj ĉu la Plejaltulo komprenas?

12 Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas feliĉuloj de la mondo kaj atingis riĉecon!

13 Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,

14 Kaj mi turmentiĝas ĉiutage Kaj mi suferas punon ĉiumatene!

15 Se mi intencus paroli kiel ili, Tiam mi fariĝus perfida al la generacio de Viaj filoj.

16 Mi meditis, por kompreni ĉi tion; Sed ĝi estis malfacila en miaj okuloj,

17 Ĝis mi venis en la sanktejon de Dio Kaj ekkomprenis la finon de tio.

18 Vi starigas ilin sur glitiga loko; Kaj Vi ĵetas ilin en pereon.

19 Kiel momente ili ruiniĝis! Pereis, malaperis de subita teruro!

20 Simile al sonĝo post la vekiĝo, Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon.

21 Kiam bolis mia koro Kaj turmentiĝis mia internaĵo,

22 Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; Mi estis kiel bruto antaŭ Vi.

23 Sed mi ĉiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano.

24 Per Via konsilo Vi min kondukas, Kaj poste Vi akceptas min kun honoro.

25 Kiu estas por mi en la ĉielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.

26 Konsumiĝas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.

27 Jen tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas; Vi ekstermas ĉiun, kiu perfidiĝis al Vi.

28 Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, Por rakonti ĉiujn Viajn farojn.