Salmos 102

1 Pregxo de mizerulo, kiam li perdas la fortojn kaj elversxas antaux la Eternulo sian malgxojon. Ho Eternulo, auxskultu mian pregxon; Kaj mia krio venu al Vi.

2 Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon en la tago de mia suferado; Klinu al mi Vian orelon; En la tago, kiam mi vokas, rapide auxskultu min.

3 CXar pasis kiel fumo miaj tagoj, Kaj miaj ostoj cxirkauxbrulis kiel en forno.

4 Falcxigxis kiel herbo kaj sekigxis mia koro, CXar mi forgesis mangxi mian panon.

5 De la vocxo de mia plorado Algluigxis miaj ostoj al mia karno.

6 Mi similigxis al pelikano en la dezerto, Mi farigxis kiel noktuo en ruinoj.

7 Mi ne dormas, Kaj mi estas kiel birdo solulo sur tegmento.

8 CXiutage insultas min miaj malamikoj, Miaj mokantoj jxuras per mi.

9 CXar cindron mi mangxis kiel panon, Kaj mian trinkajxon mi miksis kun larmoj,

10 Kauxze de Via kolero kaj indigno; CXar Vi min levis kaj jxetis.

11 Miaj tagoj malaperas kiel ombro, Kaj mi sekigxas kiel herbo.

12 Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne; Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio.

13 Vi levigxos, Vi korfavoros Cionon; CXar estas tempo por gxin kompati, cxar venis la tempo.

14 CXar Viaj sklavoj ekamis gxiajn sxtonojn, CXarma estas por ili gxia polvo.

15 Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo, Kaj cxiuj regxoj de la tero Vian gloron.

16 CXar la Eternulo rekonstruis Cionon, Kaj aperis en Sia gloro.

17 Li Sin turnis al la pregxo de la forlasitoj, Kaj ne forpusxis ilian petegon.

18 CXi tio estos skribita por estontaj generacioj; Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon.

19 CXar Li rigardis malsupren el Sia sankta altajxo, El la cxielo la Eternulo direktis rigardon al la tero,

20 Por auxdi la gxemon de malliberulo, Por liberigi la kondamnitajn al morto;

21 Por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo Kaj en Jerusalem pri Lia gloro,

22 Kiam kolektigxos kune la popoloj kaj regnoj, Por servi al la Eternulo.

23 Li lacigis en la vojo miajn fortojn, Li mallongigis miajn tagojn.

24 Mi diras:Ho mia Dio, ne forprenu min en la mezo de miaj tagoj, Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio.

25 En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj.

26 Ili pereos, sed Vi restos; Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos.

27 Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finigxos.

28 La filoj de Viaj sklavoj restos, Kaj ilia semo fortikigxos antaux Vi.

Capítulos

Bíblias