1 Kanto de suprenirado. El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.2 Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego.3 Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?4 Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata.5 Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis.6 Mia animo atendas mian Sinjoron pli, Ol la gardantoj atendas la matenon, La gardantoj la matenon.7 Izrael fidu la Eternulon; Ĉar ĉe la Eternulo estas favorkoreco Kaj ĉe Li estas granda liberigo.8 Kaj Li liberigos Izraelon De ĉiuj liaj pekoj.
Publicidade
Salmos 130
Veja também
Publicidade
Salmos
123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566676869707172737475767778798081828384858687888990919293949596979899100101102103104105106107108109110111112113114115116117118119120121122123124125126127128129130131132133134135136137138139140141142143144145146147148149150
Ver todos os capítulos de Salmos