1 Al la ĥorestro. De David. Pro memoro. Volu, ho Dio, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min.

2 Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj serĉas mian animon; Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

3 Kun honto iru returne tiuj, Kiuj diras al mi:Ha, ha!

4 Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj; Kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam: Granda estas Dio.

5 Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Ho Dio, rapidu al mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho Eternulo, ne malrapidu.