1 La Eternulo reĝas, tremas la popoloj; Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.

2 La Eternulo estas granda en Cion, Kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.

3 Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta.

4 Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon, Vi fortikigis en praveco; Juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.

5 Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj: Li estas sankta.

6 Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj, Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon; Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin aŭskultis.

7 El nuba kolono Li parolis al ili; Ili observis Liajn regulojn, kaj la leĝon, kiun Li donis al ili.

8 Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis; Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam venĝanto por iliaj faroj.

9 Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto; Ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio.