1 Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;

2 Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo, Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.

3 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.

4 Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento.

5 Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo, Nek la pekuloj en societo de piuloj.

6 Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.