1 Al la ĥorestro. Por basuloj. Psalmo de David. Helpu, ho Eternulo, ĉar malaperis piuloj Kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj.2 Malveron ili parolas unuj al aliaj, Vortojn flatajn el koro hipokrita.3 La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon Kaj langon fanfaronantan,4 Tiujn, kiuj diras:Per nia lango ni venkos, Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?5 Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi.6 La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.7 Vi, ho Eternulo, konservos ilin, Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne.8 Ĉirkaŭe aperas multe da malpiuloj, Kiam malnobleco altiĝas inter la homidoj.
Publicidade
Salmos 12
Veja também
Publicidade
Salmos
123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566676869707172737475767778798081828384858687888990919293949596979899100101102103104105106107108109110111112113114115116117118119120121122123124125126127128129130131132133134135136137138139140141142143144145146147148149150
Ver todos os capítulos de Salmos