1 Haleluja! Gloru, ho mia animo, la Eternulon.

2 Mi gloros la Eternulon en la daŭro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.

3 Ne fidu eminentulojn, Homidon, kiu ne povas helpi.

4 Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj.

5 Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob, Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,

6 Kiu kreis la ĉielon kaj la teron, La maron, kaj ĉion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne;

7 Kiu faras justecon al la prematoj, Donas panon al la malsataj. La Eternulo liberigas la malliberulojn;

8 La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn;

9 La Eternulo gardas la enmigrintojn, Subtenas orfon kaj vidvinon; Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.

10 La Eternulo reĝas eterne, Via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj. Haleluja!