1 Psalmo de David. Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

2 Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis Kaj sur la akvoj ĝin fortikigis.

3 Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?

4 Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne ĵuras trompe.

5 Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.

6 Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob. Sela.

7 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro.

8 Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito.

9 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro.

10 Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Reĝo de gloro. Sela.