Salmos 135

1 Haleluja! Gloru la nomon de la Eternulo, Gloru, sklavoj de la Eternulo,

2 Kiuj staras en la domo de la Eternulo, En la kortoj de la domo de nia Dio.

3 Gloru la Eternulon, cxar la Eternulo estas bona; Prikantu Lian nomon, cxar gxi estas cxarma.

4 CXar Jakobon la Eternulo elektis al Si, Izraelon kiel Sian trezoron.

5 CXar mi scias, ke la Eternulo estas granda Kaj ke nia Sinjoro estas super cxiuj dioj.

6 CXion, kion la Eternulo deziras, Li faras, En la cxielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en cxiuj abismoj.

7 Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn en la pluvo, Li elirigas la venton el Siaj provizejoj.

8 Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo, De homo gxis bruto.

9 Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, Super Faraono kaj cxiuj liaj sklavoj.

10 Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn regxojn:

11 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, Kaj Ogon, regxon de Basxan, Kaj cxiujn regnojn Kanaanajn.

12 Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael.

13 Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por cxiuj generacioj.

14 CXar la Eternulo jugxos Sian popolon, Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn.

15 La idoloj de la popoloj estas argxento kaj oro, Faritajxo de homaj manoj.

16 Busxon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;

17 Orelojn ili havas, sed ne auxdas; Kaj ne ekzistas spiro en ilia busxo.

18 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, CXiuj, kiuj ilin fidas.

19 Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; Ho domo de Aaron, benu la Eternulon;

20 Ho domo de Levi, benu la Eternulon; Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.

21 El Cion estu benata la Eternulo, Kiu logxas en Jerusalem. Haleluja!

Capítulos

Bíblias