1 Kantu al la Eternulo novan kanton; Kantu al la Eternulo la tuta tero.

2 Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, Proklamu de tago al tago Lian savon.

3 Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn.

4 Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, Li estas timinda pli ol ĉiuj dioj.

5 Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; Sed la Eternulo kreis la ĉielon.

6 Gloro kaj majesto estas antaŭ Li, Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.

7 Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.

8 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.

9 Kliniĝu al la Eternulo en sankta ornamo; Tremu antaŭ Li la tuta tero.

10 Diru inter la popoloj:La Eternulo reĝas, Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu; Li juĝas la popolojn en justeco.

11 Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero, Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.

12 Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi; Tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro

13 Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, Ĉar Li venas, por juĝi la teron; Li juĝos la mondon kun justeco Kaj la popolojn kun Sia fideleco.