1 Psalmo. Kantu al la Eternulo novan kanton, Ĉar miraklojn Li faris; Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.2 La Eternulo aperigis Sian savon; Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon.3 Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.4 Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero; Kantu, gloru, kaj muziku.5 Muziku al la Eternulo per harpo, Per harpo kaj per sonoj de psalmo.6 Per trumpetoj kaj per sono de korno Ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo.7 Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĝiaj loĝantoj.8 La riveroj plaŭdu per la manoj, La montoj kune kantu ĝoje,9 Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron; Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.
Publicidade
Salmos 98
Veja também
Publicidade
Salmos
123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566676869707172737475767778798081828384858687888990919293949596979899100101102103104105106107108109110111112113114115116117118119120121122123124125126127128129130131132133134135136137138139140141142143144145146147148149150
Ver todos os capítulos de Salmos