1 Kanto de suprenirado. Rememoru, ho Eternulo, Davidon kaj ĉiujn liajn suferojn;

2 Ke li ĵuris al la Eternulo, Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:

3 Mi ne eniros en la ŝirmejon de mia domo, Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi;

4 Mi ne donos dormon al miaj okuloj, Nek dormeton al miaj palpebroj,

5 Ĝis mi trovos lokon por la Eternulo, Loĝejon por la Potenculo de Jakob.

6 Jen ni aŭdis, ke ĝi estas en Efrata; Ni ĝin trovis sur arbara kampo.

7 Ni iru en Lian loĝejon, Ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj.

8 Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco.

9 Viaj pastroj vestiĝu per justeco, Kaj Viaj fideluloj triumfu.

10 Pro David, Via sklavo, Ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito.

11 La Eternulo ĵuris al David veron, kaj Li ne dekliniĝos de ĝi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;

12 Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian leĝon, kiun Mi instruos al ili, Tiam ankaŭ iliaj filoj eterne sidos sur via trono.

13 Ĉar la Eternulo elektis Cionon, Kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li:

14 Ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne; Ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris.

15 Ĝian nutraĵon Mi abunde benos, Ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano.

16 Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo; Kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos.

17 Tie Mi elkreskigos kornon al David, Tie Mi aranĝos lumilon por Mia sanktoleito.

18 Liajn malamikojn Mi kovros per honto; Sed sur li brilos lia krono.